La Hufuma serpento (Hemorrhois hippocrepis) estas specio de serpento de la familio Kolubredoj. Tiu serpentoj havas sveltajn formojn, pintecan kapon, tre aparta el trunko kaj longa kaj maldika vosto. Temas pri tre vigla serpento kiu kapablas grimpi per gapiga facileco al arbustoj, arboj kaj rokoj serĉe de predoj aŭ birdonestoj. La hufuma serpento povas longi el unu metro —averaĝe— ĝis 156 cm. En Balearoj oni detektis tendenco al gigantismo en tiu specio, kaj kelkaj esceptaj ekzempleroj povas atingi preskaŭ du metrojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hufuma serpento
Hufuma serpento en Zahara de los Atunes, Hispanio
Hufuma serpento en Zahara de los Atunes, Hispanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Familio: Kolubredoj Colubridae
Oppel, 1811
Genro: Hemorrhois
Specio: Hufuma serpento H. hippocrepis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu serpento montras mildan flavan koloron, ĉar kaj la kapo kaj la dorso havas nigrajn makulojn kiuj are havigas al tiu reptilio malhelan preskaŭ nigran nuancon. En la malantaŭa parto de la kapo, unu el tiuj makuloj havas ofte la formon de hufumo ĉirkaŭ la nuko. Tiu trajto estas la tialo de la komuna nomo.

H. hippocrepis troviĝas en Alĝerio, Maroko kaj Tunizio en Nordafriko, kaj en suda kaj centra Portugalio, suda, orienta kaj centra Hispanio, Ĝibraltaro, suda Sardinio kaj Pantelerio en Eŭropo. En insuloj, eble ĝi estis enmetita.[1] Ekde la komencaj 2000-aj jaroj, ĝi estis registrita el Balearoj nome en Majorko, Ibizo kaj Formentero. Eble ĝi estis enmetita nevole kun malnovaj olivarboj importitaj el kontinenta Hispanio. La specio estas prospera insule kaj eĉ iĝis pli granda ol kontinente.[2][3][4][5]

Tiu serpento estas aktiva tage, kaj tial ĝia manĝado estas varia. Ili kutime manĝas lacertojn, aliajn serpentojn -eĉ samspeciajn-, malgrandajn mamulojn kiel musoj kaj birdojn. La hufumserpento, se konsideras sin atakita, defendiĝas. Ili kapablas reagi eĉ kontraŭ suoble grandaj atakuntoj. Krome okaze de ĉasklopodo, ĝi reagas kaj uzas sian voston kiel vipo aŭ mordas.

Referencoj redakti

  1. Jose Antonio Mateo Miras, Marc Cheylan, M. Saïd Nouira, Ulrich Joger, Paulo Sá-Sousa, Valentin Pérez-Mellado, Iñigo Martínez-Solano, Roberto Sindaco, Antonio Romano (2009). "Hemorrhois hippocrepis". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2009: e.T61509A12495496. doi:10.2305/IUCN.UK.2009.RLTS.T61509A12495496.en. Retrieved 17 November 2021.
  2. Mar Leza et al, January 2015. “First finding in Mallorca of a horseshoe whip snake Hemorrhois hippocrepis in the stomach contents of a grey heron Ardea cinerea
  3. Ulla Rahn-Huber, 23a de Julio 2020. “The Snakes on Mallorca
  4. Elba Montes et al. Current Zoology, Volume 66, Issue 4, Aŭgusto 2020, pp. 363–371. “Reproduction ecology of the recently invasive snake Hemorrhois hippocrepis on the island of Ibiza
  5. Ellie Shechet, 24a de Aŭgusto, 2020. “A Plague on Ibiza
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hemorrhois hippocrepis en la hispana Vikipedio.