Kemmental
Kemmental | |
---|---|
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Kreuzlingen |
Koordinatoj | 47° 37′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.16667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.16667 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 2203 |
Areo | 28,4 km² |
Alteco | 548 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8565, 8566 kaj 8573 |
Komunumkodo | 4666 |
Pri la komunumoRedakti
Kemmental estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2203 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
Kemmental situas sur la montoĉeno Seerücken sude de Kreuzlingen. La komunumo konsistas el la vilaĝjo Alterswilen, Altishausen, Ellighausen, Lippoldswilen, Neuwilen, Siegershausen, Dotnacht kaj Hugelshofen. Sian nomon Kemmental, kiu signifas "Valo de Kemme", la komunumo ricevis de la rivero Kemme, kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento.
Najbaraj komunumojRedakti
Kemmental limas en okcidento al Wigoltingen kaj Wäldi, en nordokcidento al Tägerwilen, en nordoriento al Kreuzlingen, en oriento al Lengwil, en sudoriento al Berg, en sudo al Weinfelden kaj en sudokcidento al Märstetten.
TrafikoRedakti
Kemmental disponas en Siegershausen pri stacidomo de la trajnlinio de Konstanco tra Kreuzlingen al Weinfelden. La ceteraj municipoj de Kemmental atingeblas ek de Siegershausen per diversaj buslinioj.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de municipo sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Kemmental estas tiu de Dotnacht kiel Tottinheiche, kiu datiĝas el la jaro 824. En la jaro 1159 estis menciitaj Neuwilen kiel Nunewillare kaj Altishausen kiel Altinshusin. Sekvis la mencio de Hugelshofen en 1176 kiel Hugolteshouen. El la jaro 1248 datas la unua mencio de Alterswilen kiel Alterswilaer. Lippoldswilen estis menciita en la jaro 1303 Lupoltwile kaj Ellighausen 1331 kiel Adlikusen.
La komunumo Kemmental fondiĝis la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la municpkomunumoj Alterswilen, Hugelshofen kaj la lokkomunumoj Alterswilen, Altishausen Ellighausen, Lippoldswilen, Neuwilen, Siegershausen, Dotnacht kaj Hugelshofen.
La unuopaj vilaĝojRedakti
AlterswilenRedakti
La vilaĝo kaj iama komunumo Alterswilen situas en la centro de la hodiaŭa komunumo Kemmental inter Hugelshofen kaj Siegerhausen.
AltishausenRedakti
Altishausen estas strat vilaĝo en sudokcidento de la komunumo Kemmental, ĉe la vojo de Siegerhausen al Berg.
DotnachtRedakti
Antaŭ la kreo de la komunumo Kemmental la vilaĝo Dotnacht ĝis la 31-a de decembro 1995 apartenis al la municipa komunumo Hugelshofen. Ĝi situas ĉe la kantona vojo inter Hugelshofen kaj Alterswilen.
EllighausenRedakti
HugelshofenRedakti
La iama municipa komunumo Hugelshofen nombris 1990 325 loĝantojn. Dum la tempo de la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hugelshofen estis aparta tribunalejo, kiu estis rekte submetita al la ĵurkomunuma vokto.
LippoldswilenRedakti
NeuwilenRedakti
SiegershausenRedakti
En Siegershausen situas la stacidomo de la fervojlinio de Konstanco al Weinfelden. La stacidomo estas servata de regionaj trajnoj de la entrepreno THURBO. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1227 kiel Sigehardishusin. Siegershausen estis propra komunumo ĝis la 31-a de decembro 1995. Al ĝi apartenis ek de la 1-a de januaro ankaŭ la vilaĝoj Dippishausen kaj Oftershausen, kiuj ĝis tiam formis la komunumo Dippishausen-Oftershausen. En 1990 Siegershausen havis 403 loĝantojn.
Konataj personecojRedakti
- Sebastian Vettel, monda ĉampiono de la aŭtomobila Formulo 1 por la jaro 2010 loĝas kaj vivas ek de 2009 en Kemmental.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Kemmental
- Kemmental en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale