Hugues Libergier, ankaŭ Hugo Libergier (naskiĝjaro ne konata, mortinta en 1263) [1] à Reims, estis franca konstruestro de gotika arĥitekturo.

Hugues Libergier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1228 (1228-11-30)
en Reims
Morto 1-an de januaro 1263 (1263-01-01) (34-jaraĝa)
en Reims
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Katedralo de Reims
Sankta Nikazo
vdr

La alte talenta arĥitekto kreis precipe la preĝejon Sankta Nikazo en Reims, kies konstruo komenciĝis en 1229 (ĝin daŭrigis ekde 1264 Robert de Coucy) kaj finiĝis en 1311. Tie li ankaŭ estis entombigata, sed la preĝejon en 1798 detruis fanatikuloj okaze de la franca revolucio de 1789. Nur la tomboplaton oni savis de la detruo kaj translokis en la en la katedralon de Reims.

La tomboplato tie ĉi troviĝas en la norda transversa domo. Gi bildigas la konstruestron kun modelo de lia preĝejo (almenaŭ de la fasado), planita laŭ la ŝablono de la katedralo de Reims, same kiel liniilo, angulfero kaj cirkelo kiel simboloj de lia profesio.

Tombŝtono translokita en la katedralon de Reims

Jen la enskribo sur la tomboplato:

ci-gît maistre Hugues Libergiers qui commença ceste église en l'an de l'incarnation MCC et XXIX le mardi de Pâques et trépassa en l'an de l'incarnation MCCLXIII le samedi après Pâques. Pour Dieu, priez pour lui[2].
Ĉi tie ripozas Majstro Hugues Libergiers, kiu komencis ĉi tiun preĝejon en la jaro de l' Enkarniĝo 1229 je la Paska mardo kaj forpasis en la jaro de l' Enkarniĝo 1263 je la sabato post Pasko.

Referencoj redakti

  1. Informtabuleto apud la tombŝtono
  2. site de la refection de la dalle. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-10-14.