La iama benediktana abatejo Sankta Nikazo (france Saint-Nicaise) estas pereinta konstruaĵo en la urbo Reims en Francujo (departemento Marne, regiono Champagne-Ardenne).

Sankta Nikazo
abbey church • religia komunumo [+]
Koordinatoj49° 14′ 39″ N, 4° 2′ 44″ O (mapo)49.2440834.045611Koordinatoj: 49° 14′ 39″ N, 4° 2′ 44″ O (mapo)

ArkitektoHugues Libergier

Estiĝo1229

Sankta Nikazo (Reims)
Sankta Nikazo (Reims)
DEC

Map
Sankta Nikazo
Vikimedia Komunejo:  Abbatiale Saint-Nicaise de Reims [+]
vdr
Fenestrorozo laŭ Viollet-le-Duc
Saint-Nicaise sur gravuraĵo de Nicolas de Son el 1625

La abatopreĝejo, kiu validas kiel unu el la ĉefaj verkoj de gotika arĥitekturo, estis konstruata ekde 1231 ĝis 1263 fare de Hugues Libergier; ĝin finkonstruis Robert de Coucy. La imponan fasadon ilustras gravuraĵo de Nicolas de Son el la jaro 1625. En la jaro 1799 oni malkonstruis la katedralon; sur ĝia tereno nun staras la ĉampanfarejo Taittinger.

La gravuraĵo de Nicolas de Son montras imponan gotikan preĝejon kun fasado, kies du turoj portas pintpiramidajn tegmentojn, triangulan gablon kun tri okulfenestroj, sep ornamgablojn, kaj grandega fenestrorozo super du pintarkaj fenestroj.

Literaturo redakti

  • Jean-Marie Pérouse de Montclos (eldoninto): Le Guide du Patrimoine. Champagne-Ardenne. Hachette, Paris 1995, p. 290 (artikolo pri Reims), kun represaĵo de la gravuraĵo de de Son, ISBN 2-01-020987-7

Eksteraj ligiloj redakti