En la nordoriento de la nederlanda urbo Hago situas en arbaroriĉa parka pejzaĝo la palaco Huis ten Bosch. En ĝi loĝas la nederlanda reĝino Beatrikso kun sia familio[mankas fonto]. La konstruaĵo estas nederlanda ŝtata monumento (nederlande Rijksmonument).

Huis ten Bosch
palacodomo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Arkitekto Pieter Post vd
Estiĝo 2-a de septembro 1645
Lando Nederlando vd
Situo Hago
Adreso 's-Gravenhaagse Bos 10
Situanta sur 's-Gravenhaagse Bos
Poŝtkodo 2594BD
Situo
Geografia situo 52° 5′ 35″ N, 4° 20′ 38″ O (mapo)52.0930555555564.3438888888889Koordinatoj: 52° 5′ 35″ N, 4° 20′ 38″ O (mapo)
Huis ten Bosch (Hago)
Huis ten Bosch (Hago)
DEC
Huis ten Bosch
Huis ten Bosch
Situo de Huis ten Bosch
Map
Huis ten Bosch
Posedata de Frederiko Henriko de Oranje-Nassau vd
Retejo http://www.koninklijkhuis.nl/encyclopedie/paleizen/paleis-huis-ten-bosch/
vdr

La rezidejo ĉirkaŭata de akvofosaĵoj konstruiĝis kiel reprezenta kastelo por la germandevena grafino Amalia de Solms-Braunfels, edzino de Frederiko Henriko de Oranĵo (nederlande Frederik Hendrik van Oranje, germane Friedrich Heinrich von Oranien), ano de la germandevena dinastio Nassau kaj reprezenta ŝtatestro de la nederlanda Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj. La arkitektoj de la baroka palaco estis Pieter Post kaj Jacob van Campen, kiuj supervidis la konstruon inter la jaroj 1644 kaj 1646. Inter la jaroj 1734 kaj 1737 la fasado trakonstruiĝis laŭ planoj de Daniel Marot, kaj en 1748 aldoniĝis du pliaj palacaj aloj.

En la jaro 1899 en la palaco unuafoje kunvenis la Internacia Konferenco pri Paco, kiu pli poste elektis la en 1913 finkonstruitan Palacon de Paco en Hago kiel sia sidejo.