Huit Femmes

franca filmo de 2002

Huit Femmes (Ok virinoj) estas franc-itala filmo reĝisorita de François Ozon, publikigita en 2002.

Huit Femmes
filmo
Originala titolo Huit Femmes
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2002, 11 jul. 2002
Ĝenro muzika filmo, komedia filmo, krimfilmo, kristnaska filmo, samseksemeca filmo, huis-clos film
Kameraado Jeanne Lapoirie
Reĝisoro(j) François Ozon
Produktisto(j) Olivier Delbosc • Marc Missonnier • Stéphane Célérier
Scenaro François Ozon • Marina de Van • Robert Thomas
Loko de rakonto Francio
Muziko de Krishna Levy
Rolantoj Danielle Darrieux • Isabelle Huppert • Catherine Deneuve • Fanny Ardant • Emmanuelle Béart • Virginie Ledoyen • Ludivine Sagnier • Firmine Richard
Produktinta firmao Canal+ 
Celluloid Dreams 
Fidélité Productions 
France 2 Cinéma 
Mars Films
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

Temas pri la dua kinadaptaĵo de la samnoma teatraĵo de Robert Thomas.

En la 1950-aj jaroj, oni preparas la feston de Kristnasko en burĝa domego. Makabra malkovro komplikas tiun festotagon... La domposedanto estas trovita mortinta, murdita sur sia lito kun ponardo najlita endorse. Ĉirkaŭe estas ok virinoj. Ĉiu el ili havas sekreton zorge kaŝitan, kiun oni devas malkaŝi, ĉar unu inter ili estas kulpa. Sed kiu?

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la 1950-aj jaroj, en burĝa kampardomego, dum oni preparas feston de Kristnasko, oni murdas la domposedanton. De inter ok virinoj interrilataj — lia edzino Gaby, iliaj filinoj Suzon kaj Catherine, lia histeria bofratino Augustine, lia fratino Pierrette, lia avara bopatrino Mamy, la servistino Louise kaj la mastrumistino Madame Chanel— tie ĉeestantaj, unu el ili estas kulpa.

Ekde tian startas longa kaj komplika esplorado, interplektita de diskutoj, kvereloj kaj malkovroj, en kiu oni montras, ke ĉiuj el la virinoj havas sekretojn kiuj fakte faras ilin suspektindaj. Finfine la vero aperos kaj finigos ĉiujn mensogojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roloj kaj aktorinoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Slipo en la NNDB (en angla)
  • GLAUDE, Carole: Différences entre Huit femmes de Robert Thomas et 8 femmes de François Ozon. 2006-2007.