Hunedoara Timișană

komunumo en Rumanio

Hunedoara Timișană [hunedŭara timiŝanə] (hungare: Németságipuszta) estas vilaĝo en la rumana distrikto Arad. Ĝi apartenas al la komunumo Șagu.

Hunedoara Timișană
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Arad
Komunumo Șagu
Situo 46° 2′ N, 21° 19′ O (mapo)46.03083333333321.318888888889Koordinatoj: 46° 2′ N, 21° 19′ O (mapo)
Hunedoara Timișană (Rumanio)
Hunedoara Timișană (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 317314
vdr

Historio redakti

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1925, kiam ĝi estis fondita de koloniantoj venintaj el dudeko da vilaĝoj en distrikto Hunedoara, ankaŭ el la urbo Hunedoara. Pro tio oni elektis la nomon de la nova vilaĝo. Ortodoksan preĝejon oni ekkonstruis en 1929 kaj finis en 1931; antaŭe la vilaĝo estis filio de la paroĥejo Firiteaz, kaj diservojn oni faris en la domo de la preĝeja kantisto Lazăr Dumitru, poste en konfesia lernejo.

Situo redakti

Hunedoara Timișană situas 4 km sud-oriente de Șagu kaj samdistance okcidente de Firiteaz. Ĝiaj stratoj estas aranĝitaj pli-malpli orte kaj formas 3×4 blokojn.