Huntsman Corporation

Huntsman Corporation estas usona-globa firmao fabrikanta kaj disvendanta kemiajn produktojn kaj iliajn derivaĵojn. Ĝia ĉefsidejo estas en Sallagurbo, Utaho, Usono. Inter ĝiaj ĉefaj subdividoj estas fakoj pri Antaŭenigitaj Materialoj, Rendimentaj Produktoj, Pigmentoj, Poliuretanoj, kaj Teksaĵaj Efektoj.

Huntsman Corporation
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1982 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Jon Huntsman Sr. vd
Sidejo Sallaga Urbo
Lando Usono
ISIN-kodo US4470111075
filiaj kompanioj Huntsman (Germany) vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝin fondis en 1970 (sub la nomo Huntsman Container Corporation) Jon Huntsman, Sr. (la patro de Jon Huntsman, Jr.). La fondinto restas la prezidanto de la estraro, kaj la nuna kompaniestro estas Peter Huntsman. Kvankam ĝi restas esence familia firmao, en 2005 ĝi ekvendis publikajn akciojn en la Novjorka Borso, kaj en 2007 ĝi partoprenis iom akran polemikon kun pluraj aliaj firmaoj, kiuj alterne provis kaj rifuzis aĉeti ĝin. Finfine ĝi restis sendependa.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retpaĝaro (anglalingva)
Oficiala ĉinia retpaĝaro (anglalingva) Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine