Huzo
Huzo (Huso) estas genro kun du specioj de fiŝoj el la superordo kondrosteoj (aktinopterigaj fiŝoj kun precipe kartilaga skeleto)[1] kaj ordo de acipenseroformaj.
Huzo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Belugo (Huso huso)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La pli konata el la du specioj, belugo aŭ beluga huzo (Huso huso) vivas en la Nigra kaj la Kaspia maroj kaj en riveroj, kiuj fluas en ilin. Ĝi kreskas ĝis longeco de 6-9 metroj. Ĝia haŭto estas senskvama.
La beluga huzo naĝis ĝis Bratislavo en Danubo ĝis oni konstruis la akvoenergian centralon ĉe Ferpordo-interkrutejo (1964-1971). Ĝi ofte demetas frajojn en nesala akvo aŭ ĉe riverdelto en duonsala marakvo. Ĝi estas kaptata precipe pro kaviaro.
La alia huzo-specio estas kalugo (Huso dauricus). Ĝi vivas en Amuro kaj laŭdire estas la plej granda nesalakva fiŝo de la mondo, atingante pezon de almenaŭ 1000 kg.