Hipogeo

(Alidirektita el Hypogeum)

Hipogeo, Hipogeumo, Hypogeumhypogaeum (plurale hypogea) laŭlitere signifas "subtero", el la grekaj hypo (sub) kaj gaia (patrino tero aŭ diino de tero).[1]

Enirejo de tombo ĉe la Nekropolo de Tebo 353. La enirejo estis konstruita pro ordono de Sen-en-Mut, 97.36m longa kaj 41.93m profunda
Enirejo al la hipogeo de la Tri Fratoj en Palmira, Sirio

Laŭ Francisko Azorín Hipogeo estas Antikva subtera konstruaĵo, uzita religiacele aŭ kiel tombo.[2] Li indikas etimologion el greka hipo + gaios (sub tero) kaj de tie la latina hipogoeus.[3]

Priskribo redakti

Ĝi kutime aludas al subtera templotombo. Kiam unuaj kristanoj subtere vivis religiaĵojn, kriptoj kaj tomboj kiuj estus hipogeoj se la ritoj kaj entombigoj estas paganaj, estis nomitaj katakomboj pli ol hipogeoj, eraro plua en entombigaj praktikoj kaj transpasta al arkeologio kaj historio. "Kiel aliaj ambiciaj romianoj, la episkopaj sanktoj de la tria kaj kvara jarcentoj estis kutime enterigitaj en hipogeoj en tombejoj ekster la muregoj de siaj urboj; ofte temis nur pri miraklo ĉe ties tomboj kio kaŭzis ke ties sukcedantoj adoptis pli modajn desegnojn. En Dijon la sanktulo kaj episkopo Benigno (274) estis entombigita en granda sarkofago en ĉambra tombo en la romia tombejo. Ĉe la sesa jarcento la tombo delonge ruiniĝis kaj estis konsiderata kiel pagana, eĉ de la episkopo Gregoro de Langres", observis Werner Jacobsen.[4]

Hipogeo ofte enhavas niĉojn por kremaciitaj homaj restaĵoj aŭ loculi por enterigitaj restaĵoj.

Hipogeo povas ankaŭ simple referenci al antikva konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo konstruita subgrunde. Estis ekzemple serioj de subgrundaj tuneloj sub la Koloseo kie sklavoj kaj animaloj estis tenitaj prete por lukti ĉe la gladiatoriaj ludoj. La animaloj kaj sklavoj eliris tra kaptilpordoj sub la sablokovrita areno je iu ajn tempo dumlukte.

Foje tomboj tiatipaj estis referencitaj kiel konstruitaj tomboj.[5]

Notoj redakti

  1. James Stevens Curl (2006) A Dictionary of Architecture and Landscape Architecture
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 90.
  3. Azorín, samloke.
  4. Werner Jacobsen, "Saints' Tombs in Frankish Church Architecture" Speculum 72.4 (Oktobro 1997:1107-1143) p. 1127.
  5. Hadjisavvas, Sophocles. (2013) The Phoenician Period Necropolis of Kition, Volume II. Shelby White and Leon Levy Program for Archaeological Publications, p. Preface. “two important built tombs, namely the Ikarou Street Tomb and the Lefkaritis Tomb were the primary reasons for the authoring of The Phoenician Period Necropolis of Kition Volume II.”.

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti