IJK 1993

49-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 49-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inte la 7-a kaj 14-a de aŭgusto 1993 en la urbo Vraca en la nordokcidento de Bulgario. La kongreson partoprenis 173 junaj esperantistoj – grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

IJK 1993
Loko Vraca,  Bulgario
Ekde 7-a de aŭgusto 1993
Ĝis 14-a de aŭgusto 1993
← Antaŭa Sekva →
vdr
Junaj esperantistoj diverslandaj en programero pri la bulgara ortodoksa eklezio kadre de la IJK 1993

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo – «ekonomio kaj socio en ŝanĝiĝo», kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Abundis kulturaj, distraj, prelegaj, ekskursaj kaj sportaj programeroj, kaj aliaj, interalie en la belegaj montaraj ĉirkaŭaĵoj de Vraca, kie eĉ eblis grimpi alpinisme.

La kongreso iusence estis referenco al la 19-a IJK de 1963 kiu okazis en la sama urbo: per siaj 550 partoprenantoj ĝi estis la plej impona por sia tempo. Vraca, la plej granda kaj grava urbo de nordokcidenta Bulgario, kaj en 1963 kaj en 1993 estis unu el la plej aktivaj Esperanto-centroj de la lando – kun multaj kursoj, seminarioj, festivaloj, simpozioj kaj konkursoj, estante naskejo de esperantlingva literaturo kaj kulturaj valoraĵoj. La kongresanoj interalie eksciis pri la loka pedagogia instituto kun sia fako interlingvistika, preparejo por instruantoj de Esperanto kun ŝtata diplomo, kaj pri la mondkonata Ŝtata Pupteatro de Vraca, regula prezentejo de spektakloj en Esperanto.

Dum loza esperantista rondo de ĉokoladamantoj estis ŝerce establita Ĉokolademula Esperantista Movado Internacia (ĈEMI), kies agado konsistis en tio ke post kuna krio «Ho, ho, ho» ĉiu partoprenanto manĝis pecon da ĉokolado. Kelkfoje la rito adis dum horoj. Aliĝkotizo estis unu tabulo da ĉokolado.[1][2]

Referencoj redakti

  1. (1993) “Geagrabla geIJK por geĉiuj”, TEJO Tutmonde (eo) (4), p. 16.  Alirita 10-a septembro 2020.
  2. (1993) “Geagrabla geIJK por geĉiuj”, TEJO Tutmonde (eo) (4), p. 17.  Alirita 10-a septembro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti