I Saw the Figure 5 in Gold

pentraĵo de Charles Demuth

I Saw the Figure 5 in Gold aŭ nure The Figure Five in Gold (laŭvorte: Mi vidis la oran kvinon) estas oleo-pentraĵo de la usonano Charles Demuth el la 1928-a jaro.

Mi vidis la oran kvinon - bildo ĉe Metropola Muzeo de Arto.

Ĉi tiun artaĵon influis futurismo kaj kubismo. Omaĝo ĝi estu al la amiko William Carlos Williams kun rekta referenco al ties poeziaĵo The Great Figure. En ĝi fajrobrigado-veturilo priskribiĝas dum nokta veturado kiel ŝaŭro. Ankaŭ la titolo de la bildo rekte estas ĉerpita el tiu ĉi poemo.

Demuth famiĝis pro puraj linioj kaj geometriaj figuroj enmetitaj enartaĵen: tian pentromanieron kelkaj nomis precizismo. Horst Waldemar Janson, arthistoriisto, mencias, ke Demuth havis kontaktojn kun novjorkaj praktikantoj de kubismo, sed ankaŭ kun ŝatantoj de futurismo kaj precizismo.[1]

Literaturo redakti

  • Dobrzynski, Judith H. 2010. "Where Paint and Poetry Meet," The Wall Street Journal, 10-a de julio.
  • Eiseman, Alvord L. 1982. Charles Demuth. Novjorko: Watson-Guptill Publications. ISBN 0823013022.
  • Frank, Robin Jaffee. 1994. Charles Demuth Poster Portraits, 1923–1929. Arthur Schwartz Sales Co. ISBN 9780894670657.
  • Halter, Peter (1994) The Revolution in the Visual Arts and the Poetry of William Carlos Williams. Cambridge University Press.
  • Haskell, Barbara (1987) Charles Demuth. Novi Eboraci: Whitney Museum of American Art in association with H. N. Abrams. ISBN 0874270561, ISBN 0810911353.
  • Janson H. W. & Janson, Anthony F. (2004) History of Art. The Western Tradition. Prentice Hall.
  • MacDonald, Deanna, & Geoffrey Smith (2008) 100 Best Paintings in New York. Interlink Pub Group Inc. ISBN 9781566566964.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Janson 2004: 1031; kp. Halter 1994: 100.