Ian WOLFE (novembro 1896; la 23-an de januaro 1992) estis usona aktoro je ĉirkaŭ 400 filmoj kaj televidaj roloj. Ĝis 1934 li laboris en teatro. Tiun jaron li ankaŭ turnis sin al kino kaj poste al televido kiel aktoro. Lia kariero daŭris multajn jardekojn kaj inkluzivis multajn klasikaĵojn; lia lasta listigo sur ekrano estis en 1990 pro Dick Tracy.

Ian Wolfe
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1896 (1896-11-04)
en Kantono Fulton
Morto 23-an de januaro 1992 (1992-01-23) (95-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • poeto • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1934– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ian Wolfe militservis dum la Unua Mondmilito, kiel volontulo en medicina sektoro.

Kvankam li estis usona laŭ nasko, lia sperto en la teatro donis al li precizan prononcon, kaj li ofte rolis per angla akĉento sur ekrano, inkluzive de fikcia Komisaro de Scotland Yard en la fina filmo en Dressed to Kill (1946). Centra en la rolado de Wolfe estis ke li ĉiam aspektis multe pli aĝa ol li efektive estis. En la filmo Mad Love (1935), li ludis la anstataŭpatron de Colin Clive, tamen li estis nur kvar jarojn pli aĝa ol Clive. En la filmo Houdini (1953), li avertis la magiiston eviti okultajn aferojn, dirante al li "preni la konsilon de maljunulo".

Wolfe aperis en famegaj filmoj kiel Mutiny on the Bounty (1935), Mrs. Miniver kaj Saboteur (1942), Julius Caesar (1953), Rebel Without a Cause (1955) kaj THX 1138.

En televido li aperis 1949 ĉe The Lone Ranger. en 1960-aj jaroj li aperis ĉe Perry Mason, The Andy Griffith Show, en du epizodoj de Star Trek: "Bread and Circuses" (1968) kiel Septimus, kaj "All Our Yesterdays" (1969) kiel Mr. Atoz inter aliaj. En 1980-aj jaroj li rolis en televidserioj kiel WKRP in Cincinnati kaj Wizards and Warriors.