Ibahernando

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Ibahernando estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 531 loĝantoj sur areo de 77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². a loĝantoj nomiĝas viveños.

Ibahernando
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10280
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Antonio Redondo Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 531  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 19′ N, 5° 55′ U (mapo)39.316666666667-5.9166666666667Koordinatoj: 39° 19′ N, 5° 55′ U (mapo) [+]
Alto 540 m [+]
Areo 77 km² (7 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ibahernando (Ekstremaduro)
Ibahernando (Ekstremaduro)
DEC
Ibahernando
Ibahernando
situo en Ekstremaduro
Ibahernando (Hispanio)
Ibahernando (Hispanio)
DEC
Ibahernando
Ibahernando
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibahernando [+]
vdr

Situo redakti

Ibahernando estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 540 m; je 52 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je pli malpli same de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 77 km². Ĝi estas je 18 km sudokcidente de Trujillo kaj je 6 km okcidente de Santa Cruz de la Sierra. Ĝi limas ankaŭ kun Robledillo de Trujillo, Santa Ana, Ruanes kaj La Cumbre.

Ekonomio redakti

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Historio kaj heredaĵo redakti

 
Ibahernando: steleo dekorita kaj reuzata

En Ibahernando oni trovis steleon de granito, kun desegnoj gravuritaj de ŝildo, glavo kaj lanco, kio markas ĝin kiel tomboŝtono de la Bronzepoko (9-8a jarcentoj a.K.) kaj oni reuzis ĝin en romia epoko kun la jena skribaĵo:"Alluquiu(s)/Protacidi.f(ilius)/hece.situs" (tradukebla kiel:"Allukio, filo de Protacido, ĉi tie kuŝas").

Ĉefa vidindaĵo estas la Preĝejo de la Degollación de San Juan Bautista (Senkapigo de Sankta Johano Baptisto), konstruita inter la 15a jarcento kaj la 16a jarcento, situa sur antikva tombejo kaj la ermitejo de la Virgen de la Jara en la rura vojo al Santa Ana.

Gravuloj redakti

La jenaj:

Eksteraj ligiloj redakti