Ibolya Csák [iboja ĉAk], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csák Ibolya estis hungara altsaltisto, longosaltisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, telefonisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Kádár Lajosné aŭ Kádárné Csák Ibolya.

Ibolya Csák
Ibolya Csák en 1936
Ibolya Csák en 1936
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1915 (1915-01-06)
en Budapeŝto
Morto 9-an de februaro 2006 (2006-02-09) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo atleto • telefonisto
vdr
Memortabulo pri Ibolya Csák

Ibolya Csák[1] naskiĝis la 6-an de januaro 1915 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de februaro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ibolya Csák devenis el juda familio. Ŝi estis telefonisto de presejo inter 1936-1970, poste kiel pensiulo ŝi estis kuracista administranto same en la presejo. Ŝi edziniĝis en 1935, ŝi naskis 2 gefilojn en 1940, respektive 1942, ŝi vidviniĝis en 1996. Ŝi ricevis premiojn inter 1936-2001.

Sporta kariero redakti

Ibolya Csák ekde 1930 sportadis, inter 1930-1939 estis saltisto en sia naskiĝurbo, poste pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi finis sian sportan karieron. Ŝi estis hungara ĉampiono en altosalto sepfoje, en longosalto dufoje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun ora medalo, krome en eŭropa ĉampionumo ŝi estis la unua en 1938 kun rekordo 164 cm. Tiu eŭropa rekordo nature estis samtempe hungara rekordo, kiu estis supersaltita nur post 24 jaroj.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2009)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti