Ibrahim ibn Muhammad

Ibrahim ibn Muhammad (en araba, إِبْرَاهِيم ٱبْن مُحَمَّد‎) estis filo de la profeto de Islamo Mohamedo kaj de lia edzino Marijah Al-Kibtia, egipta koptino.[1][2]

Ibrahim ibn Muhammad
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 630 (0630-03-01)
en Medino
Morto 27-an de januaro 632 (0632-01-27) (1-jaraĝa)
en Medino
Tombo Al-Baqi'
Familio
Patro Azar
Patrino Marijah al-Kibtia
Frat(in)oj Qasim ibn Muhammad • Zainab bint Muhammad • Rukajja bint Muhammad • Umm Kulthum bint Muhammad • Fatima bint Muhamad • Abd-Allah ibn Muhammad
vdr

Same kiel aliaj siaj virfratoj, Ibrahim forpasis infanaĝe; oni diras, ke li mortis je la 17a aŭ 18a aĝ-monato. Unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome 153a de la Libro 18a de la Eklipsoj, rakontas, ke la suno eklipsiĝis la tagon en kiu Ibrahim mortis, kvankam Mohamedo rememorigas, ke suneklipso estas signalo nek de morto nek de nasko de iu ajna. Ibrahim estas la sama nomo kiel tiu de la patriarko de judoj kaj kristanoj (kaj islamanoj), nome Abraham, pri kiu unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome 314a de la Libro 1a Islamano de Fido, rakontas, ke li estis trafita de Mohamedo en la sepa ĉielo dum sia veturo tra la ĉieloj, kaj Ibrahim estas la nomo de la sepa filo de Mohamedo.

Ibrahim estis zorgita de nutristino nome Umm Sajf, edzino de Abu Sajf, forĝisto, laŭ tiama araba tradicio, al kiu Mohamedo donis kapinojn por komplemento de la mamnutrado.[3] Kiam la infano malsaniĝis, oni translokigis lin al palmujo proksime de la loĝejo de lia patrino, sub ŝia zorgo kaj de ŝia fratino Sirin. Kiam la infano mortis, Mohamedo ploregis kaj ege funebris.

Notoj redakti

  1. Tafsir (Exegesis) of Quran de Ibn Kathir en ĉapitro 66 de Korano, versegoj 1-5.
  2. Zaad al-Ma’aad, 1/103.
  3. Muhammad Husajn Hajkal, Tradukita de Isma'il Razi A. al-Faruqi, The Life of Muhammad, American Trust Publications, 1976, ISBN 0-89259-002-5