Ida Asplund

svedlingva finnino

Ida ASPLUND estas svedlingva finnino, kiu volas vere forte apogi svedlingvajn finnlandanojn. Ŝia patro estas svedlingva finnlandano kaj patrino svedo, sed Ida pensas, ke ŝi estas tute svedlingva finnlandano. Asplund instruas, ke svedlingvaj finnlandanoj estas aparta popolo, ne parto de finna popolo. Sed laŭ ŝi la popolo ne inkludas ĉiujn svedlingvajn personojn, kiuj naskiĝis kaj kreskis en Finnlando sed nur personojn, kiuj havas svedlingvan finnlandan genetikan heredon. Asplund estas kolera al finnoj, ĉar iuj finnoj difinas kiel finna kulturo ekzemple literaturon, kiun skribis svedlingvaj finnlandanoj kiel Johan Ludvig Runeberg kaj Tove Jansson kaj ĉar en Finnlando oni ofte ne povas nuntempe ricevi svedlingvan servon sufiĉan laŭ ŝi. Jan-Erik Enestam diris, ke Asplund estas "la plej granda malamiko de svedlingvaj finnlandanoj."

Ida Asplund
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1979 (1979-11-30) (44-jaraĝa)
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Umeå
Okupo
Okupo aktivulo
vdr