TÖRÖK Ignác (toeroek) estis hungara honvedgeneralo, unu el la 13 martiroj de Arad naskita en Gödöllő la 23-an de junio 1795 kaj ekzekutita en Arad la 6-an de oktobro 1849.

Ignác Török
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1795 (1795-06-23)
en Gödöllő
Morto 6-an de oktobro 1849 (1849-10-06) (54-jaraĝa)
en Arad
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo oficiro • militinĝeniero
vdr

Kariero redakti

Török studis en Vieno en la akademio de militinĝeniero. Mallongtempe li servis en la reĝa gardistaro. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis majoro direktoro de fortigo de Károlyváros, poste vickolonelo, direktisto de la fortigaj laboroj de Komárom. De 29-a de januaro 1849 kiel generalo li estis komandanto de la fortikaĵo Komárom ĝis 10-a de marto. En junio li direktis la ruinigon de fortigaĵoj de Buda konstruitaj de Hentzi, poste laboris ĉe la fortigo de Segedo. Siajn lastajn tagojn li pasigis en la tendaro de Artúr Görgey en Arado.

Fonto redakti