Ignacy Dygas
Ignacy Dygas (n. la 29-an de julio 1881 en Varsovio, m. la 17-an de majo 1947 samloke) estis pola opera kantisto (tenoro) kaj muzika pedagogo.
Ignacy Dygas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1881 en Varsovio |
Morto | 17-an de majo 1947 (65-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Dygas studis veterinaran medicinon kaj amatore kantis en preĝeja ĥoro, sed poste studis kantadon en la varsovia konservatorio[1]. Li prezentis sin sur scenejoj de pluraj landoj, nelaste en Hispanio kaj Suda Ameriko. De 1930 al 1932 li estis prezidanto de la Ligo de Scenejaj Artistoj Polaj (Związek Artystów Scen Polskich). Li ankaŭ kantis en filmoj, ekzemple en 1928 en la filmigo de Pan Tadeusz fare de Ryszard Ordyński[2].
En 1930 li estis honorita per la oficira kruco de la ordeno Polonia Restituta.
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Referencoj
redakti- ↑ Ignacy Dygas ĉe FilmPolski (pole). Alirita 2012-08-25 .
- ↑ Ignacy Dygas ĉe Nitrofilm (pole). Arkivita el la originalo je 2018-07-01. Alirita 2012-08-25 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Ignacy Dygas ĉe FilmPolski
- Biografio sur retejo de la Nacia Operejo Arkivigite je 2007-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ignacy Dygas en la pola Vikipedio.