Iktino (en greka Ἰκτῖνος, Iktinos) estis arkitekto aktiva en la mezo de la 5a jarcento a.K.[1][2] Antikvaj fontoj identigas Iktinon kaj Kalikraton kiel kunarkitektojn de la Partenono.

Iktino
Persona informo
Naskiĝo
en Antikva Ateno
Morto
en Antikva Ateno
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Partenono
Temple of Apollo Epicurius in Bassae
vdr

Paŭzanio identigas Iktinon kiel arkitekto de la Templo de Apolo ĉe Base. Tiu templo estis dorika en la ekstero, ionika en la interno, kaj aligis korintan kolonon, nome la plej frua konata, ĉe la centra malantaŭo de la naos (navo). Kelkaj fontoj identigas Iktinon ankaŭ kiel arkitekto de la Telesterion ĉe Eleŭziso, nome giganta konstruaĵo uzita por la Eleŭzisaj Misteroj.

La artisto Jean Auguste Dominique Ingres pentris scenon montrantan Iktion kun la lirisma poeto Pindaro. La pentraĵo estas konata kiel Pindaro kaj Iktino kaj estas montrata ĉe la Nacia Galerio (Londono).

Referencoj redakti

  1. Roth, Leland M.. (1993) Understanding Architecture: Its Elements, History and Meaning, ‑a eldono, Boulder, CO: Westview Press, p. 203. ISBN 0-06-430158-3.
  2. (1980) “Tradition and innovation in Doric design: the work of Iktinos”, American Journal of Archaeology 84 (4), p. 399–416. doi:10.2307/504069. 

Fontoj redakti