Stefano Pelloni, alinome il Passatore (Boncellino di Bagnacavallo, 4a de aŭgusto 1824Russi, 23a de marto 1851), estis itala ŝtelisto, aktiva ĉefe en Romanjo meza de la 19a jarcento. Li estis ekzekutita marte de 1851 en la prizono de Russi fare de la oficiro de la papa ĝendarmaro nome Apollinare Fantini. La kromnomo “il Passatore” (la Transpasigisto) venas laŭ la pramista metio de lia patro ĉe la rivero Lamone.

Il Passatore
Imaga portreto de la Passatore (Fabrikmarko de la Konsorcio Vinoj de Romanjo)
Imaga portreto de la Passatore (Fabrikmarko de la Konsorcio Vinoj de Romanjo)
Imaga portreto de la Passatore (Fabrikmarko de la Konsorcio Vinoj de Romanjo)
Persona informo
PlumnomoIl Passatore
Vera nomoStefano Pelloni
Dato de naskiĝo4-a de aŭgusto 1824
NaskiĝlokoBoncellino di Bagnacavallo
Dato de morto23-a de marto 1851
MortolokoRussi
Aĝo je morto26
Okupoj kaj profesioj
Okuporabisto
Geografio
ŜtatoItalio
Portalo pri Homoj
vdr

En la popola vido, la rabisto (kiu estis mortigita je 27 jaroj de papa ĝendarmo: tiam Romanjo apartenis al la Papa Ŝtato) estis rigardata kiel heroo malgraŭ sia sovaĝeco, ĉar li disdonadis al la malriĉuloj parton el tio kion li akiris per ŝteloj kaj raboj (iaspeca “Robin Hood”), kaj estis lertega en la ridindigo de la ĝendarmaro kaj de la establitaj aŭtoritatuloj (iaspeca “Zorro”)

La simpatio, kiun li ĝuis ĉe la popolo, estas atestata de la alnomo per kiu li estas memorigata: “il Passator cortese”, tio estas “la afabla Transpasigisto”; en sia poemo “Romagna” (Romanjo), la romanja poeto Giovanni Pascoli mencias ĝuste “il Passator cortese, re della strada, re della foresta” (la afabla Transpasigisto, reĝo de la strato, reĝo de la arbaro).

Jen la poeziaĵo, en la itala kaj en la versio en Esperanto de Nicolino Rossi (el “Mirikoj”, eld. EVA, 2012, paĝoj 29-31):
ROMAGNA
a Severino
ROMANJO
al Severino

Sempre un villaggio, sempre una campagna

mi ride al cuore (o piange), Severino:

il paese ove, andando, ci accompagna

l’azzurra vision di San Marino:

sempre mi torna al cuore il mio paese

cui regnarono Guidi e Malatesta,

cui tenne pure il Passator cortese,

re della strada, re della foresta.

Là nelle stoppie dove singhiozzando

va la tacchina con l’altrui covata,

presso gli stagni lustreggianti, quando

lenta vi guazza l’anatra iridata,

oh! fossi io teco; e perderci nel verde,

e di tra gli olmi, nido alle ghiandaie,

gettarci l’urlo che lungi si perde

dentro il meridiano ozio dell’aie;

mentre il villano pone dalle spalle

gobbe la ronca e afferra la scodella,

e ‘1 bue rumina nelle opache stalle

la sua laborïosa lupinella.

Da’ borghi sparsi le campane in tanto

si rincorron coi lor gridi argentini:

chiamano al rezzo, alla quiete, al santo

desco fiorito d’occhi di bambini.

Già m’accoglieva in quelle ore bruciate

sotto ombrello di trine una mimosa,

che fioria la mia casa ai dì d’estate

co’ suoi pennacchi di color di rosa;

e s’abbracciava per lo sgretolato

muro un folto rosaio a un gelsomino;

guardava il tutto un pioppo alto e slanciato,

chiassoso a giorni come un biricchino.

Era il mio nido: dove immobilmente,

io galoppava con Guidon Selvaggio

e con Astolfo; o mi vedea presente

l’imperatore nell’eremitaggio.

E mentre aereo mi poneva in via

con l’ippogrifo pel sognato alone,

o risonava nella stanza mia

muta il dettare di Napoleone;

udia tra i fieni allor allor falciati

da’ grilli il verso che perpetuo trema,

udiva dalle rane dei fossati

un lungo interminabile poema.

E lunghi, e interminati, erano quelli

ch’io meditai, mirabili a sognare:

stormir di frondi, cinguettio d’uccelli,

risa di donne, strepito di mare.

Ma da quel nido, rondini tardive,

tutti tutti migrammo un giorno nero;

io, la mia patria or è dove si vive:

gli altri son poco lungi; in cimitero.

Così più non verrò per la calura

tra que’ tuoi polverosi biancospini,

ch’io non ritrovi nella mia verzura

del cuculo ozïoso i piccolini,

Romagna solatia, dolce paese,

cui regnarono Guidi e Malatesta;

cui tenne pure il Passator cortese,

re della strada, re della foresta.

Giovanni Pascoli

Ĉiam vilaĝo, ĉiam kampoj mire

ridas al kor’ (aŭ ploras), Severino:

la lando, kie nin kunulas ire

la blua vidaper’ de San Marino:

ĉiam enkoras mia land’ agrabla,

kiun regadis Guidi, Malatesta,[1]

kie eĉ estris la Rabist’ Afabla,[2]

reĝo de l’ strato, en arbaro nesta.

Tie en stoploj kie klukplorante

paŝtas pavino kun idaro fremda,

ĉe la flakmarĉoj brilaj, kiam lante

naĝplaŭdas la anas’ iriza, plenda,

ho! Esti kunaj kaj nin perdi verden,

kaj el tra ulmoj, nesto de garoloj,

sin ĵeti l’ vokon forsonanta perden

en la tagmezan kalmon de l’ kort-soloj;

dum la kampul’ demetas el la ĝiboj

ŝultraj pioĉon, kapte la manĝaĵon

kaj bov’ remaĉas en la grizaj kripoj

sian perlaboritan tagfuraĝon.

La sonoriloj el vilaĝoj dume

sin repostsekvas per arĝenta ondo:

vokas al paŭzo, al kviet’, al lume

sankta manĝtablo kun infana rondo.

Jam dum ĉi horoj brulaj nin mantelis

sub ŝirmombrelon puntan la mimozo,

kiu florzonis hejmon kaj pribelis

ĝin somere per tufoj kvazaŭ rozo;

kaj sin brakumis laŭ la disfendita

muro densa rozuj’ kun la jasmeno;

rigardis ĉion poplo sveltincita,

bruema foje kiel arlekeno.

Jen mia nesto: kie mensimage

mi galopadis kun Gŭidon’ Sovaĝa

aŭ kun Astolfo, aŭ mi vidis age

l’ ‘Imperiestron solizola, saĝa.

Kaj dum aere startis mi al tia,

per hipogrifo, voj’ laŭ revosferoj,[3]

aŭ resonadis en la ĉambro mia

muta Napoleonaj diktaĵeroj;

aŭdadis mi en fojnoj ĵus falĉitaj

de griloj ĉirpon, kiu dame tremas,

aŭdadis mi el ranoj fosaj-glitaj

senĉesan kanton, kiu kvakpoemas.

Kaj longaj kaj senĉesaj la poemoj,

kiujn elpensis mi, mirinde sonĝaj:

susuroj frondaj, birdotrilaj tremoj,

ridoj virinaj, marotondroj plonĝaj.

El tiu nest’, hirundoj flugtardivaj,

ĉiuj, ĉiuj ni migris tagon sombran;

patrujas mi kie mi estas viva;

ceteraj apudloĝas tombon ombran.

Tiel mi ne plu venos sub sungarboj

en tiun vian polvan padusmaron,

ke ne retrovu mi ĉe miaj arboj

de la kukolo pigra la idaron.

Romanjo sunoplena, land’ agrabla,

kiun regadis Gŭidi, Malatesta,

kie eĉ estris la Rabist’ afabla,

reĝo de l’ strato, en arbaro nesta.

Giovanni Pascoli, trad. Nicolino Rossi

Notoj redakti

  1. Guidi, Malatesta = Temas pri Senjoraj Familioj regantaj en Romanjo en Mezepoko kaj Renesanco.
  2. la Rabisto Afabla = duonlegenda fama rabisto kaj bandestro (itale: il Passator Cortese, kromnomo de Stefano Pelloni 1824-1851) vaganta kaj rabanta en Romanjo sub la regado de la Papoj.
  3. hipogrifo = mita fabeleca besto, ĉevalo kun agla kapo rolanta en poemaro de la itala poeto Ludovico Ariosto (1474-1533).