Il re pastore (La paŝtista reĝo) estas opero, K. 208, verkita de Wolfgang Amadeus Mozart por itallingva libreto de Metastasio, eldonita de Giambattista Varesco. Ĝi estas serioza opero. La opero estis por unua fojo ludita la 23an de Aprilo 1775 en Salcburgo en Rittersaal (kavaliro halo) de la Residenz-Theater en la palaco de la Ĉefepiskopo Grafo Hieronymus von Colloredo.

Il re pastore
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
vdr

En 1775 la opero estis komisiita por vizito de la Ĉefduko Maksimiliano Francisko de Aŭstrio, nome la plej juna filo de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio, al Salcburgo. Mozart pasigis ses semajnojn laborante por la opero. Ĝi konsistas el du aktoj kaj daŭras proksimume 107 minutojn.

Metastasio verkis la libretoon en 1751, bazante ĝin sur verko de Torquato Tasso nome Aminta. La libreto estis atentita kiam Mozart (19-jaraĝa tiam) kaj lia patro vidis ludon de la verko kun muziko komponita de Felice Giardini – la versio de Mozart, tamen estis duakta dum la versio de Giardini estis triakta, kaj tiu de Mozart montras kelkajn substancajn ŝanĝojn. Ĉiu akto daŭras ĉirkaŭ unu horon dum ludado. La kapelano de la salcburga kortego Varesco estis responsa pri la eldonado de la libreto de Metastasio.

Ofte oni referencas ĝin ne kiel opero, sed kiel serenado, tipo de drama kantato. La apero de kvarteto de amantoj (Aminta kaj Elisa, Agenore kaj Tamiri) de iom dubinda fideleco aŭtomate memorigas al moderna publiko la rolularon de Così fan tutte. La ĉefa psikologia temo de la opero estas, tamen, la postuloj de amo kontraŭ la postuloj de la reĝeco, ĉar Aminta, la paŝtista reĝo, baraktas kontraŭ sia konscio, kaj en tio Il re pastore estas pli proksima al la temo de Idomeneo ol al aliaj operoj de Mozart. Ja, Idomeneo estis la venonta kompletigita opero kiun Mozart verkis post Il re pastore, post lia ses-jar-longa elrompo el la spektaklo. Krome, la temo de la kvalito de la reĝeco aperas en alia opero, nome La clemenza di Tito, fakte lia lasta opero.

Famaj arioj redakti

Akto 1a

  • "Intendo, amico rio" – Aminta
  • "Alla selva, al prato" – Elisa
  • "Aer tranquillo e di sereni" – Aminta
  • "Si spande al sole in faccia" – Alessandro
  • "Per me rispondete" – Agenore
  • "Di tante sue procelle" – Tamiri

Akto 2a

  • "Barbaro! oh Dio mi vedi" – Elisa
  • "Se vincendo vi rendo felici" – Alessandro
  • "L'amerò, sarò costante" – Aminta
  • "Se tu di me fai dono" – Tamiri
  • "Sol può dir come si trova" – Agenore
  • "Voi che fausti ognor donati" – Alessandro