Ileanda
vilaĝo en Rumanio
Ileanda [iljanda] (hungare: Nagyilonda [nadjilonda]) estas komunumo en Rumanio laŭ la Ileanda-rivereto, nordoriente de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Bizușa-Băi, Dolheni, Bârsăuța, Dăbâceni, Negreni, Perii Vadului, Podișu, Rogna, Măleni, Șasa, Luminișu kaj Răstoci.
Ileanda | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Nagyilonda (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | |
Situo | 47° 20′ N, 23° 37′ O (mapo)47.32722222222223.615555555556Koordinatoj: 47° 20′ N, 23° 37′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 213 m | |
Poŝtkodo | 457190 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.256 (en 2011; 2.387 en 2009) | |
– vilaĝo | 1.146 (en 2011; 1.201 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 141599 | |
Tra Ileanda pasas la nacia vojo DN1C inter Dej kaj Baia Mare; ĝi havas fervojan stacion ĉe la linio inter Dej kaj Jibou.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi nombris 1 167 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 235 (rumanoj).
Historio
redaktiĜi estis unue menciita skribe en 1390. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Nagyilonda apartenis al Hungario (Belső-Szolnok, poste Szolnok-Doboka).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
redakti- Árpád Bardócz (23-a de aprilo 1888 – Budapest, 9-a de aŭgusto 1953): poeto, tradukisto.
- József Fodor (22-a de aprilo 1898 – Budapest, 7-a de oktobro 1973): poeto, verkisto, tradukisto, ĵurnalisto.
- Piroska Szabó, Piroska Halász (16-a de januaro 1947 – Kluĵo, 2014): ĵurnalistino.
Eksteraj ligiloj
redakti- Komunuma retejo
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Ligan preĝejo en Podișu