La Iljuŝin Il-86 (NATO raportnomo: Camber) estas soveta pasaĝeraviadilo. La Il-86 estas unua soveta larĝkorpa pasaĝeraviadilo.

Iljuŝin Il-86

Il-86 de Aeroflot, 2003.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Iljuŝin
Unua flugo: 22-an de decembro 1976
Enkonduko: 1-an de februaro 1981
Produktperiodo: 1976-1995
Produktkvanto: 106[1]
vdr

Historio redakti

Dum la 1960-jaroj, la granda sukceso de jetmotoraj pasaĝer-aviadiloj en Usono kaj Eŭropo impresis sovetan aviadindustrion. La soveta aviada ĉefeco deziris konkursi kun tiuj aviadiloj, tial decidis fabriki novan Aerobus (La karesnomo por larĝkorpa pasaĝeraviadilo en tiu tempo) por sovetiaj aerlinioj kiel Aeroflot. Unue OKB Antonov proponis pasaĝeraviadilan version de transportaviadilo An-22 kun 724 seĝoj. Tamen pro la "malnova fasonado" kaj politika konekto inter konstruaj burooj kaj partia ĉefeco,[2] Tiu versio estis ne realigita.

Dum la prilaboro de larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj, multaj landoj sciiĝis ke por larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj kiel Boeing 747 bezonas pli grandaj terminaloj en flughaveno. En okcidentaj landoj solvis tiun problemon kun aldono de aŭtomata pakaĵa mastruma sistemo kaj ekspansio de flughaveno. En Sovetunio anstataŭe konstrui novan sistemon en flughaveno, oni decidis ke pasaĝeroj devis eniri kun siaj pakaĵoj, tiam permane ŝarĝi siajn pakaĵojn. Tiu metodo nomis kiel "Pakaĵo en manoj". Il-86 ne havas centran superkapan stivadan kupeon kaj pasaĝera serva ento (angle Passenger Service Unit, PSU)[3].

Kiel Tu-144, Il-86 ankaŭ suferis teknikan problemon pro la malbona rendimento de motoroj. Laŭ estro de potencplanta buroo de Antonov, V. G. Aniŝenko, Originale la ministerio pri aviada industrio de Sovetunio (MAP) deziris aĉeti jetmotoron RB.211-22 el Rolls-Royce, tamen pro la malabundeco de sufiĉa financo tiu plano estis nuligita. Por solvi motoran problemon, ekde 1980-jaroj MAP multfoje kontaktis kun eksterlandaj ĉefaj motorfabrikantoj kiel Rolls-Royce, CFM International, International Aero Engines (IAE) por aĉeti novan jetmotoron, tamen pro la malbona ekonomio de Sovetunio tiuj planoj estis ne realigita.

Ekde Aprilo 2002, la Eŭropunio kaj Usono strikte ŝangis regularon de aviadila bruo, kune kun revizio de ICAO normo. Tiu sanĝo rezultis malpermeson de Il-86 en internacia flugo pro la bruo de motoroj. Nuntempe Il-86 estas uzita nur en Rusia aerarmeo.

Referencoj redakti

  1. Informatio pri fabrikado
  2. En tiu tempo, Kievo-bazita buroo kiel Antonov havis malbonan politikan pozicion ol aliaj burooj pro la forigo de Nikita Ĥruŝĉov.
  3. La PSS (angle Passenger Service System) estas vida informa sistemo kun ekrano kaj laŭtparolilo.