Imre Roboz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Roboz Imre estis hungara teatrestro, redaktoro. Oni aprezas lin, kiel la unua filma scenaristo. Lia origina familia nomo supozeble estis Roth.

Imre Roboz
Persona informo
Naskonomo Roth Imre
Naskiĝo la  15-an de februaro 1892(nun 1892-02-15)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto januaro de 1945
en Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Aladár Roboz
Infano Zsuzsi Roboz
Okupo
Okupo teatrestroscenaristo
vdr

Imre Roboz [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1892 en Budapeŝto, li mortis en januaro de 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Roboz devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li havis posteneton en filmproduktejo kaj li redaktis filman periodaĵon. En 1912 kaj post 2 jaroj li verkis po unu scenarlibrojn. En 1914 li estis kinejestro kun familia apogo, la kinejon li trakonstruis kabaredo, kie estis aktoro Endre Nagy (verkisto). Iom poste li soldatiĝis, en 1917 li vundiĝis. Lia edzino estis Ica Lenkeffy inter 1918 - 1923. En 1921 li estis financa direktoro de Gaja Teatro inter 1926-1939 li estis ankaŭ luanto de la teatro. En tiu periodo la privata teatro estis finance firma. En 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne plu estis teatrestro. Dum la nazia erao spite la permeson li ne forlasis la landon, fine li estis mortpafita surstrate.

Liaj scenarlibroj redakti

  • Ma és holnap (1912)
  • Az éjszaka rabja (1914)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti