Imst troviĝas en Oberinntal en Tirolo 827 m super la marnivelo, ĝi estas distrikta centro de Distrikto Imst kaj havis en 2004 ĉirkaŭ 8.000 loĝantojn.

Imst
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 504  (2018) [+]
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 14′ N, 10° 44′ O (mapo)47.23944444444410.738055555556Koordinatoj: 47° 14′ N, 10° 44′ O (mapo) [+]
Alto 827 m [+]
Areo 113,4 km² (11 340 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Imst (Tirolo)
Imst (Tirolo)
DEC
Imst
Imst
Situo de Imst
Imst (Aŭstrio)
Imst (Aŭstrio)
DEC
Imst
Imst
Situo de Imst

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Imst [+]
vdr

Trafiko redakti

Imst jam estis grava trafika punkto ĉe Via Claudia Augusta en la romia epoko. En la Imsta raveno troviĝas la fervojo Imst-Pitztal de Arlbergbahn.

Ekonomio redakti

La industrion karakterizis ekde la 15-a, 16-a jc. la minado, en la 18-a 19-a jc. la teksaĵ-industrio. Tiutempe vendis birdobredistoj en la tuta Eŭropo la tie breditajn kantobirdojn. La komponisto Carl Zeller verkis pri tio opereton.

Nuntempe la agrikulturo perdis la gravecon kaj aperis la aventura turismo somere kiel raftingo kaj kanjonumo.

Historio redakti

La loko jam loĝatis en la bronza epoko. En Imst estiĝis en 1949 la unua SOS-Infanvilaĝo de la mondo.

Putoj redakti

La provizado de la urbo per trink- kaj alia akvo okazis el publikaj putoj, el kiuj en 2004 ankoraŭ 35 beligas la urbon. El la 35 putoj, 18 estas historiaj, al sanktuloj konsekritaj putoj, kiujn oni zorge renovigis. Tiuj putoj servis pli frue ne nur por la civitanoj, sed por brutoj (precipe bovoj).

Elstaruloj redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti