In a Mellow Tone (ankaŭ konata sub la titolo In a Mellotone) estas jazkanto, kiun komponis Duke Ellington kaj publikigis en 1940. Ĝi evoluis al ĵaza normkanto kaj apartenas al aro da pecoj, kiujn Ellington kiel pianisto per sia orkestro surdiskigis inter marto kaj oktobro de 1940 por diskeldonejo Victor, ekzemple Concerto For Cootie, Cotton Tail, Bojangles, Harlem Air Shaft, Warm Valley kaj Ko-Ko. Tiuj ĉi pecoj validas kiel klasikaĵoj de la Blanton-Webster-Band kaj iliajn unuajn sonregistradojn forte stampis la novalvenintoj Jimmy Blanton, Ben Webster kaj Billy Strayhorn.

Muzika analizo redakti

La kanto baziĝas sur la harmonioj de la pli malnova ĵaza normkanto Rose Room, kiun estis verkintaj Art Hickman kaj Harry Williams en 1917. La temo efikas ripetfrazece.[1] La peco havas la kantoformon ABAC kun 32 taktojn.[1] Ĉar la peco interpretata laŭ mezrapida svingo-tempo daŭre staras en maĵoro, ĝi efikas senszorga. Ĝi havas kvartaktan enkondukon.

Akceptado redakti

Alie ol aliaj sonregistraĵoj de Ellington la peco ne fariĝis furoraĵo; daŭran sukceson ĝi atingis pro la lerta aranĝo kaj la maniero, per kiu la elingtonaj muzikistoj adaptiĝis en ĝi. Pro tio la origina versio ankoraŭ nun validas kiel grava sonregistraĵo.[1] Ruland aparte akcentas la rolon de Johnny Hodges, kiu „per flua, malstreĉa ludo plene prezentiĝas kiel svingostelulo.“[2]

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kantoportreto ĉe jazzstandards.com
  2. Hans Ruland: Duke Ellington. Oreos Verlag, p. 84.