Tropika botelnazulo

(Alidirektita el Indopacetus)

La tropika botelnazulo (Indopacetus pacificus), konata ankaŭ kiel Hind-Pacifika bekobaleno kaj kiel la Longmana bekobaleno, estis konsiderata kiel la plej rara cetaco en la mondo ĝis ĵuse, sed la glavodenta baleno tenas nur tiun postenon. Je 2010, la specio estis konata nur el preskaŭ dekduo de surstrandiĝoj kaj ĉirkaŭ 65 vidaĵoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tropika botelnazulo

Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Longman, 1926
Genro: Indopacetus
Specio: I. pacificus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Historio de malkovro redakti

La specio havis longan historion komplikitan pere de misidentigoj, kiuj estas nune plejparte solvitaj. Kranio kaj makzelo trovita sur strando en Mackay, Kvinslando, en 1882, havigis la bazojn por la dekomenca priskribo de tiu specio fare d H. A. Longman en 1926.[2] Aliaj esploristoj ne estis konvinkitaj, kaj konsideris, ke tiu specimeno povus anstataŭe reprezenti Pacifikan formon de Truea bekobaleno aŭ inon de botelnaza baleno. Preskaŭ 30 jarojn post la origina publikigo de Longman, oni malkovris duan kranion apud Danane, Somalio (1955). Tiu specimeno verŝajne surstrandiĝis marborde, sed estis poste procezata en sterko. Nur la kranio survivis. Biologo Joseph C. Moore uzis tiu kranion, kun la origina specimeno de Mackay, por efektive pruvi, ke la Longmana bekobaleno estas unika specio kaj plialtiĝis ĝin al sia propra genro, Indopacetus.

Dalebout et al. (2003) [3] uzis kombinon de genetikaj kaj morfologiaj analizoj por identigi kvar pliajn specimenojn, inklude kompletan plenkreskan inon kun feto trovita en Maldivoj en Januaro 2000. La aliaj restaĵoj estis kranio el Kenjo kolektita iome antaŭ 1968, kaj du junaj maskloj el Sudafriko el surstrandiĝoj en 1976 kaj 1992 respektive. Baze sur morfologiaj analizoj, Dalebout et al. konkludis, ke la genro Indopacetus estas valida. Ankaŭ la ekstera aspekto kaj koloro de tiu specio estis decidiga, kaj oni establis firman konekton kun la misteraj tropikaj botelnazaj balenoj kiuj estis viditaj en la Hinda kaj la Pacifika Oceanoj ekde la 1960-aj jaroj. Dum tiu artikolo estis en presejo, specimeno kiu estis dekomence misidentigita kiel Giganta bekobaleno estis trenita en Kagoŝimo, Japanio, en Julio 2002.

Referencoj redakti

  1. Pitman, R. L. (2009). "Indo-Pacific beaked whale – Indopacetus pacificus". In Perrin, W. F.; Würsig, B.; Thewissen, J. G. M. Encyclopedia of Marine Mammals (2a eld.). Amsterdam: Academic Press. pp. 600–602. ISBN 9780123735539.
  2. Reeves, R.. (2002) Guide to Marine Mammals of the World. New York: A.A. Knopf. ISBN 0-375-41141-0.
  3. Biology.dal.ca