Ineke Emmelkamp
nederlanda esperantistino
Ineke (Catharina Cristina) EMMELKAMP [Emelkamp] (naskiĝis la 27-an de januaro 1951 en Groningo) estas nederlanda esperantisto.
Ineke Emmelkamp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1951 (74-jaraĝa) en Groningen |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Ŝi estis la kasisto de la Nederlanda Esperanto-Junularo de 1972 ĝis 1974 kaj ĝia prezidanto de 1974 ĝis 1981. En 1975 ŝi redaktis la 0-an numeron de Jongeren Esperanto Nieuws el Groningo. En la 1970-aj jaroj ŝi krome estis estrarano de TEJO, respondeca pri eksteraj rilatoj, kaj sekretario de la Komitato de TEJO.