Infanprostituo

(Alidirektita el Infana prostituo)

La infanprostituo estas moderna versio de sklaveco en kiu infanoj estas ekspluatataj sekse kun ekonomiaj celoj.[1]

Statuo de la 19-a jarcento pri prostituado de infanino.

La ĉefa kaŭzo atribuita kutime al la infan-prostituo estas malriĉeco, sed tamen, tiu ne estas la nura tialo ĉar la Nacia Centro por Perditaj kaj Ekspluatitaj Infanoj de Usono indikis, ke ankaŭ riĉaj landoj kiel Kanado same suferas tiun problemon kaj grandprocente.[2]

La infanprostituo estas malpermesita en la granda majoritato de landoj, sed tio ne malebligis ke la problemo daŭre kreskas ĝis iĝi socia problemo de tutmonda nivelo, kio rezultas en malprogreso kaj en la socioj kaj en la disvolvigo de la infanoj.[3]

Studoj de UNICEF kalkulas, ke en landoj de Suda Azio proksimume 1 miliono da infanoj estas ekspluatataj sekse kaj kelkaj centoj da miloj vivas en la sama situacio en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko kaj sammaniere ĵuse oni indikas al Meksiko kaj ĝenerale al Latinameriko kiel preferataj lokoj por pedofilio.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. UNICEF (Majo de 2006). «Explotación sexual comercial».[rompita ligilo] Fondo de las Naciones Unidas para la Infancia (UNICEF). Konsultita la 27an de Novembro 2018.
  2. Azaola, Elena (2000). «2.1». Infancia robada.[rompita ligilo] [DIF][UNICEF][CIESAS]. p. 29. ISBN 968-826-017-7. Konsultita la 27an de Novembro 2018.
  3. Gómez San Luis, Anel Hortensia, PROSTITUCIÓN DE NIÑAS Y ADOLESCENTES: UN ACERCAMIENTO A SU REPRESENTACIÓN SOCIAL EN COMERCIANTES DE LA MERCED. Península [rete] 2014, IX (Julio-Decembro): Konsultita la 27an de Novembro 2018. Disponebla en: ISSN 1870-5766
  4. Negrete Aguayo, Norma Elena (Decembro 1998). «La Explotación Sexual Comercial de Niños y Niñas en América Latina y el caribe. El caso de México.». Ecepat México. Konsultita la 27an de Novembro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti