Ingå (jen svede, en la finnaInkoo) estas komunumo de Finnlando en Uusimaa sur bordo de Finna golfo. Ĝia areo estas 954,02 km², el kio 349,89 km² estas tero. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 379 loĝantoj sur areo de 358,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Lohja, Raseborg, Siuntio kaj Kirkkonummi. La komunumo havas svedlingvan plimulton. Oni ligis komunumon Degerby al Ingå en 1946. Laŭ la komunumo fluas malgrandetaj riveroj, kaj la du plej grandaj lagoj estas Marsjön kaj Bruksträsket.