Iniéstola [injEStola] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Iniéstola
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19283
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Antonio Barón (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 18  (2023) [+]
Loĝdenso 2,39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 2° 22′ U (mapo)40.995-2.3691666666667Koordinatoj: 41° 0′ N, 2° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 157 m [+]
Areo 10,05 km²
Iniéstola (Hispanio)
Iniéstola (Hispanio)
DEC
Iniéstola
Iniéstola
Situo de Iniéstola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iniéstola [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas pinochero [pinoĈEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 24 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,39 loĝ/km².

Situo redakti

Iniéstola situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1159 m super marnivelo; je 93 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10,05 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°59′42″N 2°22′09″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 24, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Iniéstola, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Iniéstola kie oni falis al la nunaj 24.

Okazis jurprocesa separo de la municipo de Anguita (Guadalajara) kiu finif nur per decido de la Supera Tribunalo de 13a de junio 1940, laŭ kiu oni atribuis al Iniéstola la duonon de la pinaro celo de la proceso.

Ekonomio redakti

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Iniéstola ĉiam estis vilaĝo tre ligita al la pinaro, grava enspezofonto, ĉar oni ekspluatis lignon kaj rezinon. Tio havigis gravajn enspezojn por la municipo. Per tio oni plibonigis la vivnivelon, ekzemple on instalis la akvokondukadon kaj la elektrokondukilojn al la domoj, same kiel la kloako-sistemon, tegmentohavan lavejon en la urba centro kaj ĉio tio multe antaŭ ol en aliaj pli loĝataj setlejoj. Krome oni faciligis la studadon de ĉiuj unuenaskitoj de ĉiu familio. Pro tio la gravo de la zorgado de la pinaro, kiu suferis kelkajn incendiojn en la lastaj 40 jaroj, ĉefe tiu okazigita en 2005, kie oni senarbarigis pli ol 13 000 hektarojn kaj oni okazigis la morton de 11 laboristoj.

Vidu ankaŭ redakti