Iniciato por Katalunio - Verduloj - katalune Iniciativa per Catalunya Verds (ICV) - estis politika partio, kun maldekstrema ideologio, kiu funkciis en Katalunio (Hispanio). La partio fondiĝis la 23-an de februaro 1987, kaj estas fuzio de la antaŭe sendependaj partioj Iniciativa per Catalunya (Iniciato por Katalunio) kaj Els Verds. IC estis socialisma partio, siavice formita per kunigo de maldekstraj partioj, inter kiuj la eksa historia komunistema partio PSUC, kaj Els Verds (La Verduloj), klasika verda partio. ICV havis fortajn rilatojn kun la hispana partio Izquierda Unida (Maldekstro Unuiĝinta), kiun iel reprezentis en Katalunio,

Iniciato por Katalunio - Verduloj
Iniciativa per Catalunya Verds
Emblemo de Iniciato por Katalunio - Verduloj
politika partio en Katalunio
Lando Katalunio
Fondiĝo februaro 1987
Dissolvo 2019
Lingvo(j) kataluna
Ĉefa sidejo str. Ciutat 7, 08002 Barcelono
Ideologio Ekosocialismo, federismo, kontraŭkapitalismo, respublikismo, feminismo, Kataluna naciismo, alimondismo
Retejo www.iniciativa.cat
vdr

La partio post la ĝeneralaj elektoj de 2004 partoprenis en la registaro de Katalunio, en koalicio kun du pliaj partioj Partio Socialista de Katalunio (Partit dels Socialistes de Catalunya, PSC) kaj la socialisme sendependisma Maldekstro Respublikana de Katalunio (Esquerra Republicana de Catalunya, ERC).

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estis parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. En la Eŭropa Parlamento de la periodo 2004 ĝis 2009 ĝi reprezentiĝis per la parlamentano Raül Romeva i Rueda.

La junulara branĉo de la partio nomiĝas Joves d'Esquerra Verda ("Junuloj de Maldekstro Verda"). Antaŭe, kaj inter la anoj ankoraŭ nun, ĝi nomiĝis Joves amb Iniciativa ("Junuloj kun iniciativo").

En la jardeko de 2010 la partio suferis la konkurencon de la novaj partioj, inter kiuj Podemos, kaj perdis ĉefrolecon. Ĝi tamen partoprenis koaliciojn kun Podemos (Podem en la kataluna) kun diversaj nomoj.

En 2019, sekve al forta ekonomia krizo, la partio anoncas sian dissolviĝon.

Eksteraj ligiloj redakti