Instituto Ejnŝtejno de Matematiko

La Instituto Ejnŝtejno de Matematiko (hebree מָכוֹן אַייְנְשְׁטַייְן לְמָתֶמָטִיקָה) estas centro por scienca esploro en matematiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, fondita en 1925 samtempe la malfermo de la universitato [1]. Ĝi estas konsiderata antaŭeniga esplora instituto, kaj la fakultato de la instituto inkluzivis ricevintojn de la Nobel-premio, Medalo Fields, Premio Wolf kaj Premio Israelo [2].

Instituto Ejnŝtejno de Matematiko
esplora institucio
Komenco 1925 vd
Geografia situo 31° 46′ 29″ N, 35° 11′ 53″ O (mapo)31.77469444444435.197916666667Koordinatoj: 31° 46′ 29″ N, 35° 11′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Situo Jerusalemo
Instituto Ejnŝtejno de Matematiko (Centra distrikto de Israelo)
Instituto Ejnŝtejno de Matematiko (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Instituto Ejnŝtejno de Matematiko
Instituto Ejnŝtejno de Matematiko
Lokigo de Centra distrikto de Israelo en Israelo
Map
Instituto Ejnŝtejno de Matematiko
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ekde 1963 la instituto eldonas la matematikan revuon Israeli Mathematical Journal. En 1969, la instituto malfermis komputikan fakon, kiu en 1992 iĝis sendependa Instituto de Komputika Scienco, kiu iĝis parto de la Benina Lernejo de Komputika kaj Inĝenierado.

Historio redakti

Proksimume jaron antaŭ la oficiala malfermo de la Hebrea Universitato, usona filantropo Philip Wattenberg, donacis $190,000 ($3.2 milionoj en 2022) al la universitato por la malfermo de la Esplorinstituto laŭnome de la fizikisto Alberto Ejnŝtejno [3]. Edmund Landau, matematikisto kaj specialisto pri nombroteorio, faris la unuan prelegon okaze de la malfermo de la instituto, kaj tiu estis la historie unua prelego pri matematiko donita en la moderna hebrea. Li ankaŭ estis nomumita la unua profesoro de la universitato pri matematiko kaj negocis la translokigon de la persona biblioteko de Felix Klein de Göttingen al Jerusalemo. La profesoro havis grandan rolon en establado de nova matematika biblioteko en Jerusalemo [4].

Aliaj fruaj fakultataj membroj inkluzivis Binyamin Amirà, Abraham Fraenkel kaj Mikaelo Fekete [5]. Kelkaj esploristoj alvenita ĉe la instituto fuĝante de Nazia Germanio, kiel Issai Schur kaj Otto Toeplitz [6].

Literaturo redakti

  • Katz, Shaul (2004). "Berlin Roots Zionist Incarnation: The Ethos of Pure Mathematics and the Beginnings of the Einstein Institute of Mathematics at the Hebrew University of Jerusalem". Science in Context. Cambridge University Press (CUP). 17 (1–2): 199–234. doi:10.1017/s0269889704000092. ISSN 0269-8897.

Referencoj redakti