Instrumento-familio

De instrumento-familio oni parolas, se speco de muzikinstrumento estas konstruata en pluraj grandoj resp. registroj.

Renesanco redakti

En la renesanco ekzistis multaj instrumento-familioj, kiuj estis elkonstruitaj pokaze ekde diskanto (sopranregistro) trans pluraj interŝtupo ĝis baso aŭ eĉ pli malaltaj kaj parte ankaŭ estis elkonstruitaj en registroj super la sopranregistro. La unuopaj registroj kutime nomiĝas jene:

  • sopraneto
  • soprano aŭ diskanto
  • aldo
  • Tenor
  • baso
  • grandbaso

Por la plej alta registro ne ekzistas unuecaj nomoj. Respektiva bekfluto nomiĝas etbekfluto. La nomoj de la registroj sube de lagrandbaso ankaŭ estas malunuecaj. Je bekflutoj troviĝas la nomoj kontrabaso, subbaso kaj subkontrabaso.

Instrumento-familioj en la renesancepoko:

Michael Praetorius dokumentis la instrumento-familiojn de la renesanco en sia verko „Syntagma musicum“ (1619).

Post la renesanco la plej multaj instrumento-familioj formortis. El la restantaj familioj pokaze nur unuopaj reprezentantoj eniris la barokinstrumentaron.

Nuntempo redakti

La evoluo de la nunaj instrumento-familioj ekis en la barokepoko, komencante per la violonfamilio kaj finiĝis esence fine de la 19-a jarcento. Nun oni distingas jenajn instrumento-familiojn, kiuj estas uzataj interalie en simfoniorkestro, blovorkestro kaj en ĵazbandego kaj tie ankaŭ nomiĝas norminstrumentoj:

  • Violonfamilio: violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso (la deveno de la kontrabaso tamen estas pridisputata, foje ankaŭ oni algrupigas ĝin al la gambovjoloj)
  • hobojofamilio: hobojo, angla korno,
  • klarnetfamilio: klarneto, E♭-Kklarneto, tenorklarneto, basklarneto
  • saksofono-familio : bariton-, tenor-, ald-, sopran- kaj sopranetsaksofonoj
  • arkokorno-familio: flugilkorno, aldokorno, tenorkorno/baritonkorno/eŭfono, tubjo
  • Je la trombonoj la normala versio en „B♭“ nomiĝas tenortrombono. Se ĝi havas unu aŭ eĉ du valvojn, oni nomas ĝin ofte bastrombono, kvankam la baza tubolongeco sen valvo estas la sama kie je la tenortrombono. E♭-aldotrombono tamen estas pli mallonga, la malofta B♭-soprantrombono eĉ pli mallonga. Foje oni nomas ĉi tiun tirtrumpetoglittubo-trumpetopro la sama sonregistro kaj la simila sono.
  • Trumpetoj estas produktataj en variaj registroj. La plej malaltan version kiel bastrumpeton ludas en la orkestropraktiko trombonisto.
  • Je transversflutoj ja ankaŭ ekzistas ald- resp. tenorinstrumentoj, tamen ili ne estas sufiĉe disvastiĝintaj por esti konataj kiel instrumentfamilio.

Fagotfamilio: fagoto, kontrafagoto La pli malofte uzataj instrumentoj de familio nomiĝas ankaŭ krominstrumentoj.

La sarusofono, ankaŭ en la 19-a jarcento konstruita kiel familio, neniam povis venki.

Kun la ekde kelkaj jardekoj kreska intereso pri Antikva Muziko denove estas konstruitaj renesancinstrumentoj je kompletaj familioj (v.s. Renesanco), pro kio ĉi tiuj instrumentfamilioj ree estas prezentaj apud tiuj el la nuntempo.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Instrumentenfamilie » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3431718 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)