Insulo Wolf
Insulo Wolf aŭ Wenman Island estas eta insulo de la Galapagoj kaj nomita laŭ la germana geologo Theodor Wolf, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la vulkano Wolf sur la insulo Isabela. Ĝi havas areon de 1,3 km2 (0.5 mi2) kaj maksimuman altecon de 253 m.
Wolf | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Galapagoj | |
Geografia situo | 1° 23′ N, 91° 49′ U (mapo)1.3833333333333-91.816666666667253Koordinatoj: 1° 23′ N, 91° 49′ U (mapo) | |
| ||
Areo | 1,3 km² | |
Plej alta loko | plej alta pinto 253 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
La insulo estas malproksima de la ĉefaj insuloj kaj ne havas daŭran loĝantaron, la Nacia Parko Galapagoj ne permesas albordiĝi sur la insulo, kvankam ĝi estas populara loko por subakvado. Antaŭe ĝi nomiĝis Wenman Island.[1]
Faŭno
redaktiInsulo Wolf estas parto de Nacia Parko Galapagoj, kvankam, ĝi ne alireblas de tervizitantoj. Kiel ĝia najbaro, Insulo Darwin, ĝi estas malfermata por subakvadantoj. La submara vivo de Insulo Wolf inkluzivas: arojn da martelŝarkoj, galapagoŝarkoj kaj kelkfoje balenŝarkoj, kiel ankaŭ kelonioj, mantarajoj kaj aliaj fiŝoj el la pelaga zono.[2]
Birdovivo abundas sur la insulo kun fregatedoj; ruĝkruraj naivuloj kaj vampira fringo.
Referencoj
redakti- ↑ Galápagos Island Names. Arkivita el la originalo je 2015-08-15. Alirita 2015-09-06.
- ↑ Galápagos National Park Interactive Map. Arkivita el la originalo je 2009-02-25. Alirita 2015-09-04.
Eksteraj ligiloj
redaktiFotaro
redakti-
Foko kun ido.
-
Galapaga fela foko (Arctocephalus galapagoensis)
-
Blukrura naivulo (Sula nebouxii)
-
Ruĝkrura naivulo (Sula sula)
-
Vampira fringo (Geospiza difficilis septentrionalis)