Île aux Cygnes

insulo en rivero Sejno en Parizo, Francio
(Alidirektita el Insulo de cignoj)

La Île aux Cygnes (aŭ Cigna insulo, Insulo de cignoj) estas 890 metrojn longa kaj maks. 20 metrojn larĝa artefarita insulo en la Sejno en Parizo, proksime al la Eiffel-turo.

Île aux Cygnes
Île aux Cygnes, vidata el orienta direkto, fotita de la plej alta platformo de la Eiffel-turo. La kopio de la Libereca statuo staras je la okcidenta fino de la digo
Île aux Cygnes, vidata el orienta direkto, fotita de la plej alta platformo de la Eiffel-turo. La kopio de la Libereca statuo staras je la okcidenta fino de la digo
artefarita insulo • rivera insulo
Akvejo Sejno
Geografia situo 48° 51′ 14″ N, 2° 17′ 6″ O (mapo)48.8538088888892.285049Koordinatoj: 48° 51′ 14″ N, 2° 17′ 6″ O (mapo) f1
Île aux Cygnes (Parizo)
Île aux Cygnes (Parizo)
DEC
Île aux Cygnes
Île aux Cygnes

Map

Longo 890 mf2
Larĝo 20 mf3
Areo 1,3 ha f4
Loĝantaro (neloĝata)
La kopio de la Libereca statuo sur la Île aux Cygnes. Du personoj ebligas komparon de la grandeco
La kopio de la Libereca statuo sur la Île aux Cygnes. Du personoj ebligas komparon de la grandeco
vdr

Ĉe la okcidenta fino de la insulo staras 11,5 metrojn alta kopio de la Libereca statuo, orientita al okcidento, al la Atlantiko. Sur la insulo troviĝas la Allée des Cygnes (aleo de la cignoj), promenado randita de 322 arboj.

En la orienta parto kondukas la okulfrapa, 237 metrojn longa ponto, la Ponto Bir-Hakeim (france Pont de Bir-Hakeim) kun du etaĝoj: sur la supra trafikas la 6-a linio de la Metroo de Parizo. La pliaj du pontoj, kiuj trairas la insulon: Ponto de Grenelle kaj Ponto Rouelle.

Mapo de Île aux Cygnes