Ponto Bir-Hakeim
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bir-Hakeim (pariza metrostacio). |
Ponto Bir-Hakeim [birakem] (france pont de Bir-Hakeim), antaŭe ponto de Passy, estas ponto super la Sejno en Parizo. Ĝi ekas el la kvartalo Passy, en la 16-a arondismento, kaj finatingas la 15-an arondismenton ĉe la maldekstra bordo.
Ponto Bir-Hakeim | ||
---|---|---|
Pont de Bir-Hakeim | ||
Vagonaro veturanta sur ponto | ||
metro bridge | ||
Situo | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Parizo | |
Loko | 15-a kaj 16-a arondismentoj | |
Koordinatoj | 48° 51′ 20″ N, 2° 17′ 16″ O (mapo)48.8555562.287778Koordinatoj: 48° 51′ 20″ N, 2° 17′ 16″ O (mapo) | |
Suriras | Ŝoseo, metroo | |
Transiras | Sejno | |
Ecoj | ||
Longo | 237 m | |
Larĝo | 24,7 m | |
Konstruado | ||
Datoj de konstruo | 1903-1905 | |
Mapo | ||
Ĝi estis konstruita en 1905 de Daydé kaj dekoraciita de Formige, arkitekto de la pariza municipo. La ponto akiris sian nunan nomon en 1948, por honorigi la batalon de Bir Hakeim, kie la francoj perdis 140 militistojn sub komando de generalo Marie-Pierre Kœnig en 1942-1943.
La ponto havas du etaĝojn: unu por la piedirantoj aŭ la aŭtomobiloj, viadukto estas supre por la Linio 6 de la metroo de Parizo.
Tiu ponto estis enskribita en la listo de Historiaj Monumentoj de Francio en 1986.[1]
Bildgalerio
redakti-
Metroo de tipo "Sprague-Thomson" super Ponto Bir-Hakeim (1973)
-
Metroo de tipo "MP 73" super Ponto Bir-Hakeim (2007)
-
Metroo super Ponto Bir-Hakeim (2014)
Referencoj
redakti- ↑ Slipo n°PA00086658. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Ponto Bir-Hakeim ĉe "Structurae"