Insuloj de Brissago
La Insuloj de Brissago estas du insuloj sur la Majora Lago, kiuj apartenas al la komunumo Brissago.
Insuloj de Brissago | ||
---|---|---|
insularo | ||
Kantono | Tiĉino | |
Komunumo(j) | Brissago | |
Geografia situo | CH1903: 700184 / 109921 (mapo)46.1333333333338.735Koordinatoj: 46° 8′ N, 8° 44′ O; CH1903: 700184 / 109921 (mapo) | |
Nombro de loĝantoj | 30 | |
Areo | km² | |
Alteco | 195 m super marnivelo | |
Poŝtkodo | 6614 | |
Akvejo | Majora lago | |
Supermara alteco | 203 m ü. M. [+] | |
Koordinatoj | 46° 8′ 0″ N, 8° 44′ 6″ O (mapo)46.1333333333338.735 [+] | |
Insuloj de Brissago | ||
Vikimedia Komunejo: Isole di Brissago [+] | ||
Geografio kaj geologio
redaktiLa insuloj situas oriente de la komunumo Ronco sopra Ascona. La pli granda de la du insuloj nomiĝas San Pancrazio aŭ Grande isola Ĝi hava areon de 25568 m². Sur ĝi situas botanika ĝardeno. La malgranda insulo nomiĝas Isolina, Piccola isola aŭ Isola di Sant'Apollinare. Ĝi estas naturrezervejo kaj havas areon de 8186 m². La insuloj fakte estas la pintoj de du sublagaj montoj de la insubra alpoĉeno, kies plej norda punkto ili estas. La insuloj konsistas el grenat-gnejso.[1].
Trafiko
redaktiLa Insuloj de Brissago atingeblas pere de la liniŝipoj sur la Majora Lago de Locarno, Ascona, Porto Ronco kaj Brissago kaj pere de pramŝipeto de Brissago.
Historio
redaktiUnuaj setloŝpuroj sur la insuloj datiĝas el la romia epoko. Dum mezepoko sur la insulojn troviĝis du preĝejoj kaj iliaj loĝantoj ĝuis pri certa aŭtonomio de la Dukoj de Milano. En 1875 ekzistis plano konstrui sur la insulo dinamitfabrikon por la konstruo de la gotarda tunelo. Post ekkonstruo tamen la projekto ne realiĝis. De 1885 ĝis 1927 la insuloj estis havaĵo de la rusa baronino Antoinette de Saint Léger, kiu tie posedis grandan bienon. 1928 Max Emden akiris la insulojn kaj komencis konstrui la belajn ĝardenojn. Post la morto de Max Emden liaj heredantoj proponis al Kantono Tiĉino aĉeton de la insuloj kun la kondiĉo instali sur la insulo botanikan ĝardenon.[2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Insuloj de Brissago – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Ŝiphaltejo Insuloj de Brissago
-
Botanika ĝardeno sur la granda insulo
-
Vilao sur la granda insulo