Internacia Meteorologia Organizo
La Internacia Meteorologia Organizo (IMO) estis fondita en 1988 kaj havas kelkcent membrojn. La organizo estis fondita por renkonti kreskantan bezonon de internacia kunlaboro en meteorobservado kaj esplorado de amatoroj. La observdatumbazo de la organizo enhavas grandan kvanton da datenoj de malsamaj observadmetodoj kaj de malsamaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. Centraligi ĉi tiujn informojn certigas pli grandan efikecon en la studo de meteoroj kaj ilia rilato al kometoj kaj polvo en la sunsistemo.
Internacia Meteorologia Organizo | ||
---|---|---|
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1988 vd | |
Sidejo | Meĥleno | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La organizo eldonas dumonatan revuon nomitan WGN kaj ankaŭ okazigas la Internacian Meteorkonferencon en septembro, kutime en vilaĝo, kie lumpoluado mankas, en unu el la eŭropaj landoj [1].
Referencoj
redakti- ↑ IMO website.