Internacia Premio Neustadt de Literaturo

literatura premio

La Neustadt Internacia Premio de Literaturo (angle Neustadt International Prize for Literature) estas internacia literatura premio, kiu estis establita en 1969, kaj estas aljuĝita ĉiujn du jarojn.

Internacia Premio Neustadt de Literaturo
literaturpremio
Lando Usono
Fondita en 1969
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premio estas aljuĝita ĉiujn du jarojn ekde 1970 fare de la Universitato de Oklahomo kaj la literatura revuo World Literature Today eldonita tie [1]. Ĝi estas dotita per 50 000 USD. Ĝi celas honori gravajn internaciajn aŭtorojn pro sia literatura verko (poezio, epopeodramo).

La premio estis lanĉita fare de la usona Neustadt-familio en 1969 laŭ iniciato de la eston-usona literaturisto Ivar Ivask, komence sub la nomo Books Abroad International Prize for Literature kaj poste kiel la Books Abroad / Neustadt Prize . Ĝi havas sian nunan nomon ekde 1976.

Ĝi estas konsiderita unu el la pli prestiĝaj internaciaj literaturaj premioj, ofte komparita kun la Nobel-premio pri Literaturo. La The New York Times nomis la premion “la oklahoma Nobelo” en 1982 [2] kaj la premio estas foje referita kiel la “usona Nobelo” [3][4]. Ekde tiam kiam ĝi estis fondita en 1970, kelkaj 30 el ties laŭreatoj, kandidatoj aŭ ĵurantoj ankaŭ estis premiitaj la Nobel-premio [5][6][7][8]. Same kiel la Nobelo, ĝi estas premiita al individuoj por ilia tuta korpo de verkado, ne por specifa verkaĵo.

Premiitoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Daniel Kalder (August 12, 2013) America's Nobel: The Neustadt International Prize for Literature. Publishing Perspectives. Alirita August 13, 2013.
  2. Edwin McDowell (February 26, 1982) PUBLISHING: THE OKLAHOMA 'NOBEL'. New York Times. Alirita July 22, 2019. ,
  3. Annalisa Quinn (November 5, 2013) Book News: Mozambican Writer Wins Neustadt Prize, 'America's Nobel'. NPR. Alirita July 22, 2019.
  4. Chad Post (November 10, 2016) The American Nobel: At Norman, Oklahoma's Neustadt Prize Festival. Literary Hub. Alirita July 22, 2019.
  5. Rohinton Mistry wins Neustadt Prize 2012 – "Parsi Khabar"
  6. Critically acclaimed Indian-Canadian writer Rohinton Mistry wins 2012 Neustadt International Prize for Literature – "World Literature Today"
  7. Neustadt International Prize for Literature. World Literature Today (October 2012). Alirita July 16, 2013.
  8. Neustadt-Nobel Prize Convergences. The Neustadt Prizes. Alirita July 22, 2019.

Eksteraj ligiloj

redakti