Francis Ponge

franca verkisto

Francis PONGE (naskiĝis la 27-an de marto 1899 en Montpellier, mortis la 6-an de aŭgusto 1988 en Le Bar-sur-Loup, Alpes-Maritimes) estis franca verkisto. Kontraŭe al simbolismo li priskribis la aferomondon en poetika-asocianta stilo montranta la kompleksan rilaton inter lingvo kaj objekto.

Francis Ponge
Persona informo
Francis Ponge
Naskonomo Francis Jean Gaston Alfred Ponge
Naskiĝo 27-an de marto 1899 (1899-03-27)
en Monpeljero, Hérault,  Francio
Morto 6-an de aŭgusto 1988 (1988-08-06) (89-jaraĝa)
en Le Bar-sur-Loup, Alpes-Maritimes,  Francio
Tombo Cimetière protestant de Nîmes vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Partio RenaissanceFranca Komunista Partio vd
Familio
Patro Armand Ponge vd
Edz(in)o Odette Ponge vd
Infanoj Armande Ponge vd
Profesio
Okupo eseisto • verkisto • poeto • profesoroĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Le parti pris des choses vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Urbodomo en Montpellier sur la Francis-Ponge-placo.

Vivo verkista redakti

Ekde 1922 Ponge kunlaboris ĉe la renomita fakgazeto Nouvelle Revue Française kaj defendis komence la bazajn principojn de surrealismo, ne iĝanta membro de tiu grupo nek aktive partoprenante la poetologiajn debatojn. Poste li iĝis instruisto ĉe Alliance Française kaj paralele laboris kiel verkisto. Inter 1926-53 li publikigis la tekstojn plejofte en gazetoj. La plej grandan eĥon li havis per Le parti pris des choses (1942, korektita noveldono en 1949), kolekto de parte hermetikaj prozaj pensoj pri dianto, abelo, herbejo, lavmaŝino, la suno ktp. Ĝi igis Ponge kontraŭvole ĉe la publiko poeto de aferoj. Sed li volis ekz. en Le Parti pris des choses priskribi la mondon per la plej bazaj lingvotavoloj kaj konatigi ĝin. Por tio do la ludo kun sonaj similecoj, neologismoj kaj fonetikaj analogioj. Similon intencas la poemovolumoj Douze petits écrits (1926), Poêmes (1948), La rage de l’expression (1952), Le grand recueil ( 3 vol., 1961), Le savon (1967) kaj La fabrique du pré (1971), krome la volumo kun prozaj skizoj Le partrir pris des choses (1942) kaj la mempripensiga atelierrakonto Le carnet du bois de pins (1944).

Laŭ la ideoj de Ponge la ĉiutagaj aferoj permesas ankoraŭ fenomenologian aliron al la realeco; nepras ĉiukaze havi la kiel eble plej malmulton da antaŭfaritaj ideoj. Plejbone oni prenu objekton pri kiu ne povas ekzisti antaŭjuĝoj. Ekzemple frototukon, kie ne eblas por la aŭtoroj manipuli la leganton per altrudo de certa ideokoncepto. Kono de la mondo unuiĝas al humanisma-morala impulso kiu kredas la ŝanĝoeblecon de la homaro pere de la lingvo.

Ponge ankaŭ estis eseisto (Pour un Malherbe, 1965) kaj artokritikisto (Le peintre à l’étude, 1948) kunlaboranto intense kun kubismaj artistoj kiaj Juan Gris kaj Georges Braque.

Graveco redakti

Liaj verkoj ege influis la t.n. objektivan literaturon de la 1950-aj jaroj (ekz. ĉe Alain Robbe-Grillet. Jean-Paul Sartre komentas filozofie la ponge-an poetokoncepton en la verko L'homme et les choses (1944).

Li estis ankaŭ membro de la Franca rezistado.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Chris Andrews: Poetry and cosmogony : science in the writing of Queneau and Ponge. Rodopi, Amsterdam 1999, ISBN 90-420-0567-X
  • Bernard Beugnot: Poétique de Francis Ponge : le palais diaphane. PUF, Paris 1990, ISBN 2-13-042747-2
  • Entretiens de Francis Ponge avec Philippe Sollers. Gallimard/Editions du Seuil, Paris 1970
  • Dorothee Kimmich: Lebendige Dinge in der Moderne. Konstanz, Konstanz University Press 2011, ISBN 978-3-86253-008-3
  • Michèle Monte/ André Bellatorre: Le printemps du temps : poétiques croisées de Francis Ponge et Philippe Jaccottet. Aix-en-Provence, Publications de l'Université de Provence 2008, ISBN 978-2-85399-689-1
  • Michel Peterson (Hrsg.): Francis Ponge. In der Reihe Oeuvres & Critiques. Verlag Narr, Tübingen 1999, ISBN 3-8233-9970-5
  • Jean Pierrot: Francis Ponge. Corti, Paris 1993, ISBN 2-7143-0484-2
  • Christian Prigent: La 'besogne' des mots chez Francis Ponge. In: Littérature 29/1978, S. 90-97

Eksteraj ligiloj redakti