Kenjatta Internacia Kunvenejo

La Kenjatta Internacia Kunvenejo, en angla Kenyatta International Convention Centre (KICC), iam Kenyatta International Conference Centre, estas 28-etaĝa konstruaĵo en Najrobio, Kenjo. La KICC estas ĉe la Urba Placo (City Square) de Najrobio, kaj estas grava hejmo por nombraj registaraj oficejoj, kiel tiuj de la ĵus elektitaj senatanoj.[1] Ĝi estas internacie fama ejo por kongresoj, kunsidoj, ekspozicioj kaj specialaj eventoj je piedira distanco de kelkaj kvinstelaj hoteloj. Dum duonjarcenta historio ĝi estis gastigejo de kelkaj internaciaj konferencoj, seminarioj, ekspozicioj kaj pintokunvenoj.

Kenjatta Internacia Kunvenejo
nubskrapulo
Bazaj datoj
Arkitekto Karl Henrik Nøstvik vd
Estiĝo 1975
Malfermo 1974
Teĥnikaj datoj
Alteco 105 m
Etaĝoj 29
Adreso
Urbo Najrobio
Lando  Kenjo
Situo Najrobio
Situo
Geografia situo 1° 17′ 19″ S, 36° 49′ 23″ O (mapo)-1.28861136.823056Koordinatoj: 1° 17′ 19″ S, 36° 49′ 23″ O (mapo)
Kenjatta Internacia Kunvenejo (Najrobio)
Kenjatta Internacia Kunvenejo (Najrobio)
DEC
Kenjatta Internacia Kunvenejo
Kenjatta Internacia Kunvenejo
Situo de Kenjatta Internacia Kunvenejo
Map
Kenjatta Internacia Kunvenejo
Retejo http://www.kicc.co.ke/
vdr

La 11an de Septembro 1973, la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC estis malfermita al la publiko. La 28-etaĝa konstruaĵo tiam estis desegnita de la norvega arkitekto Karl Henrik Nøstvik kaj de la kenjana David Mutiso. Ĝi estas la nura konstruaĵo en la urbo kiu havas havenon por helikopteroj kiu estas malferma al la publiko. El la konstruaĵoj konstruitaj en la 1970-aj jaroj, la KICC estis la plej ekologie amikema kaj kun plej medikonscia strukturo; ties ĉefa kadro estis konstruita el surloke disponeblaj materialoj, nome gruzo, sablo, cemento kaj ligno, kaj ĝi havis grandajn malfermajn spacojn kiuj ebligis naturan aerumadon kaj naturan lumon. Kuboj formis la ĉefan kunsidejon, la turo konsistis el cilindro komponita de kelkaj kuboj, kaj la amfiteatro kaj la haveno por helikopteroj similis al konusoj. La turo estis konstruita ĉirkaŭ betona kerno kaj ĝi ne havis murojn sed vitrajn fenestrojn, kiuj ebligas maksimumon de natura lumo. Ĝi havis la plej grandajn halojn en orienta kaj centra Afriko.[2]

Notoj redakti

  1. "50 senators told to vacate KICC offices over forums". alirita la 21an de Julio 2016.
  2. "Our History" Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Kenyatta International Convention Centre.

Eksteraj ligiloj redakti