Interreta Societo
Interreta Societo (angle Internet Society, mallongigite ISOC) estas internacia profesia organizaĵo okupiĝanta pri evoluigo kaj disponebligo de Interreto. La organizaĵo nombras pli ol 20 mil individuajn membrojn kaj pli ol 100 organizaĵojn-membrojn en pli ol 180 landoj de la mondo. La Interreta Societo provizas organizan bazon por multaj aliaj konsilaj kaj esploraj grupoj okupiĝantaj pri evoluigo de Interreto, en tiu nombro IETF kaj IAB.
Interreta Societo | ||
---|---|---|
volontula asocio karitata organizaĵo | ||
Komenco | 11-a de decembro 1992 vd | |
Geografia situo | 38° 57′ 10″ N, 77° 20′ 2″ U (mapo)38.952837-77.333894Koordinatoj: 38° 57′ 10″ N, 77° 20′ 2″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Reston | |
| ||
Agareo |
regado de Interreto | |
Fondinto(j) | Vinton Cerf • Robert Kahn vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
John Levine (en) (2018–2021) vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | Internet Society France (en) Internet Society Ghana (en) Public Interest Registry (en) IETF vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Taskoj de la organizaĵo
redaktiLa tasko de la Interreta Societo estas kontribui al evoluigo de Interreto, ellaborado de novaj interretaj teknologioj kaj disponebligo de la reto mondskale. Oficiale ISOC estas neprofitcela eduka organizaĵo. Ĝi havas oficejojn en Virginio (Usono) kaj Ĝenevo (Svislando). ISOC oficiale posedas rajtojn je ĉiuj dokumentoj RFC kaj aplikas multajn fortostreĉojn por praktika enkonduko de la Normoj de Interreto priskribitaj en RFC. Oficiale la misio de ISOC sonas jene:
Sed Interreta Societo okupiĝas ne nur pri informa kaj eduka agado. ISOC okupiĝas ankaŭ pri financado kaj kunordigado de sociaj iniciatoj rilataj al Interreto. Ĝi sponsoras multajn aranĝojn tra la tuta mondo (plejparte en evolulandoj), celatajn je popularigo de Interreto kaj trejnado pri uzo de la reto por vastaj tavoloj de loĝantaro. La Interreta Societo okupiĝas ankaŭ pri kalkulado de reta statistiko kaj okazigas merkatikajn esplorojn.
ISOC ĉiujare okazigas konferencojn «Internacia Retumado» (angle International Networking, INET), kie reprezentantoj de la interreta komunumo pridiskutas demandojn de plua evoluigo kaj normigo de la tutmonda reto.
Konciza historio
redaktiLa Interreta Societo estis fondita en 1992 por doni korporacian strukturon al organizaĵoj okupiĝantaj pri evoluigo de Interreto, tiaj kiel IETF. La temo estas, ke IETF kaj similaj organizaĵoj estis kaj restas sufiĉe malformalaj de la jura vidpunkto, sed ili bezonas financan subtenon kaj difinitan juran statuson. Ĝuste por tiuj celoj estis kreita la Interreta Societo.
En 2012 la Interreta Societo lanĉis Interretan Halon de Famo.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Годовой обзор Internet Society за 2009 год (ruse) (PDF). Internet Society (2009). Arkivita el la originalo je 2013-06-15. Alirita 2014-06-16.
Eksteraj ligiloj
redakti- La oficiala retejo de la Interreta Societo (angle, france, ruse, hispane)
- RFC 2031 (angle), priskribanta rilaton inter ISOC kaj IETF
- Listo de organizaĵoj-membroj de ISOC (angle)