Iraka ribelo de 1920

La granda revolucio de Irako de 1920, aŭ iraka ribelo de 1920, ekis en Bagdado en la printempo de 1920 per amasaj manifestacioj fare de la iraka popolo, per protestoj de oficiroj de la iama Otomana imperio malkontentaj kontraŭ la brita okupacio. La ribelo akceliĝis kiam ĝi etendiĝis al regionoj majoritate ŝijaismaj de la meza kaj malsupra partoj de la Eŭfrato, kie la ŝejĥo Al-Mehdi Ĥalissi estis unu de la ŝijaismaj estroj plej elstaraj de la ribelo.

Britoj en Bagdado, Irako.

La religiaj komunumoj kaj ŝijaismaj kaj sunaismaj, la tribaj komunumoj, la urba loĝantaro kaj multaj funkciuloj irakaj en Sirio kunlaboris dum la revolucio. La celo de la ribelo estis la sendependeco for de la kolonia brita regado kaj la kreado de araba registaro.[1] Kvankam la ribelo dekomence sukcesis, fine de oktobro 1920, la britoj sukcesis venki, ses restis ankoraŭ konfliktoj ĝis 1922.

Alia kontraŭbrita ribelo okazis en la nordo de Irako fare de la kurdoj, kiuj ankaŭ estis klopodante akiri sendependecon. Unu de la ĉefaj estroj de la ribelo kurda estis la ŝejĥo Mahmud Barzanji.

Notoj redakti

  1. Atiyyah, Ghassan R. Iraq: 1908-1921 A Socio-Political Study. The Arab Institute for Research and Publishing, 1973, 307

Bibliografio redakti

  • Tripp, Charles. A History of Iraq. Cambridge Univ. Press, 2007
  • Fieldhouse, D.K. Western imperialism in the Middle East 1914–1958. Oxford Univ. Press, 2006
  • Spector S. Reeva, Tejirian H. Eleanor. The Creation of Iraq, 1914–1921. Columbia Univ. Press, 2004
  • Atiyyah, Ghassan R. Iraq: 1908-1921A Socio-Political Study. The Arab Institute for Research and Publishing, 1973
  • Vinogradov, Amal. “The 1920 Revolt in Iraq Reconsidered: The Role of Tribes in National Politics.” International J. of Middle East Studies 3 (2a de aprilo 1972): 123–139