Irlando en la Somera Olimpiko 2024

La sportista teamo de Irlando konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 27-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Olimpika Federacio de Irlando, ekde 2018 angle Olympic Federation of Ireland aŭ OFI, irlande Cónaidhm Oilimpeach na hÉireann.

Irlando en la Olimpikoj

Flago de Irlando
IOK-kodo  IRL
NOK Olimpika Federacio de Irlando
Retejoolympics.ie (angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
134 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Shane Lowry kaj Sarah Lavin (inaŭguro)
Fintan McCarthy kaj Mona McSharry'' (fermo)
Medaloj
Rango: #19
oro
4
arĝento
0
bronzo
3
sumo
7
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la atletino Sarah Lavin (jen en 2022) estis la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

Konkuris sume 134 norvegaj atletoj en 15 sportaj disciplinoj. Antaŭ la evento la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la golfisto Shane Lowry kaj la atletino Sarah Lavin specialiĝinda pri hurdokuro.[1] En la solena fermo la teamaj flagoportanto estis la remisto Fintan McCarthy kaj la naĝistino Mona McSharry.

La teamo sume atingis 7 medalojn, 4 orajn kaj 3 bronzajn (do neniun arĝentan), kaj sekve ricevis la 19-an rangon.

Medalistoj

redakti
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
  Oro Daniel Wiffen naĝado vira 800-metra liberstila naĝado 30-a de julio
  Oro Fintan McCarthy
Paul O'Donovan
remado vira malpeza duopa kvarremila konkurso 2-a de aŭgusto
  Oro Rhys McClenaghan gimnastiko vira "ĉevalo" 3-a de aŭgusto
  Oro Kellie Harrington boksado ina malpeza boksado 6-a de aŭgusto
  Bronzo Mona McSharry naĝado ina 100-metra brustostila naĝado 29-a de julio
  Bronzo Daire Lynch
Philip Doyle
remado vira duopa kvarremila konkurso 1-a de aŭgusto
  Bronzo Daniel Wiffen naĝado vira 800-metra liberstila naĝado 4-a de aŭgusto

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti