IruputunkuIrruputuncu estas vulkano en la komunumo Pica, Provinco Tamarugal, regiono Tarapakio, Ĉilio,[1] same kiel ĉe San Pedro de Quemes, Provinco Nor Lípez, Potosiio, Bolivio.[2] La montopinto estas 5 163 alta kaj havas du pintajn kraterojn — nome la plej suda 200 m larĝa havas aktivajn fumarolojn. La vulkano ankaŭ montras lafofluaĵojn, blok-cindrajn fluaĵojn kaj kelkajn lafokupolojn. La vulkano estas parto de la Anda Centra Vulkana Zono (CVZ).

Iruputunku
montovulkano
supermara alteco

5 163 m

Geografia situo 20° 44′ S, 68° 34′ U (mapo)-20.733333333333-68.566666666667Koordinatoj: 20° 44′ S, 68° 34′ U (mapo) f4
Iruputunku (Bolivio)
Iruputunku (Bolivio)
DEC
Iruputunku
Iruputunku
Situo de Iruputunku
Iruputunku (Ĉilio)
Iruputunku (Ĉilio)
DEC
Iruputunku
Iruputunku
Situo de Iruputunku
Map
Iruputunku
vdr

La vulkano estis aktiva dum la Plejstoceno kaj Holoceno, kun ĉefaj erupcioj okazintaj antaŭ 258.2 ± 48.8 ka, antaŭ inter 55.9 ka kaj 140 ka kaj 1570 ± 900 antaŭ nuno (380 ± 900 p.K.), kio estis akompanita de formado de ignimbritoj. Historia vulkana aktiveco estas malpli klara; erupcio en 1989 estas konsiderita nekonfirmita. Erupciaj kolonoj ligitaj al freatomagma erupcia aktiveco estis observita la 26an de Novembro 1995 kaj la 1an de Septembro 2003. Oni observis ankaŭ sisman aktivecon en la Irruputuncu, kaj pliiĝantan fumarolan aktiveco liberigante 0.24–0.57 long ton/ks da [[sulfura duoksido}} lasis sulfurajn kuŝejojn en la aktiva kratero.

La Centra Vulkana Zono estas malmulte loĝata kaj plej vulkanoj ne estas sub studo, sed Irruputuncu estas rigardita de la ĉilia geologia servo SERNAGEOMIN. Eblo de produktado de geoterma energio el la vulkano estas studata.

Referencoj redakti

  1. "Irruputuncu". sernageomin.gov.cl (hispane). SERNAGEOMIN. [1] Arkivigite je 2016-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21an de Januaro 2017.
  2. "San Pedro de Quemes" (hispane). Instituto Nacional de Estadística. [2] Alirita la 21an de Januaro 2017.