Malfermi la ĉefan menuon

Sulfura dioksido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Sulfura duoksido)

Sulfura dioksidodioksido de sulfuro, molekula formulo SO2, estas anhidrido de la sulfita acido H2SO3. Sulfura dioksido estas senkolora, akre odoranta kaj acide gustanta, venena gaso. Ĝi ekestas precipe per la bruligo de sulfurentenanta fosila brulaĵoj kiel karbonaftoproduktoj, kiuj entenas ĝis 4 procentojn da sulfuro. Sulfura dioksido kontribuas je konsiderinda parto al la aerpoluado, ĝi estas la kaŭzo de acida pluvo, dum kiu la sulfurduoksido kun la akvo kombiniĝas al sulfura acido (H2SO3). Por malebligi tion ekzistas diversaj procedoj de fumgassensulfurigo.

ProduktadoRedakti

  • per bruligo de sulfuro aŭ sulfuroksido
  • per rostado de sulfuraj ercoj, ekzemple de pirito:

 

(Fero(II)-sulfido kaj oksigeno reakcias al fero (III)-oksido kaj sulfurduoksido.)

 

EcojRedakti

Mezomera limformulo de la sulfura dioksido estas jena:

   

Likva sulfura dioksido solvas multnombrajn substancojn kaj pro tio establiĝis kiel valora solvilo.

UzoRedakti

En la nutraĵindustrio sulfura dioksido sub la nomo E 220 estas uzata kiel konservigilo kaj antioksidanto, precipe por sekfruktoj, terpommenuoj, fruktosukoj, marmelado kaj vino.

Ĝi servas ankaŭ por la produktado de sulfurila klorido SO2Cl2 kaj tionila klorido SOCl2.

Krome sulfura dioksido estas grava iniciatanto por produkti sulfura trioksidon, por poste produkti koncentritan sulfuracidon, ekzemple per la kontaktprocedo.

Sulfura dioksido ankaŭ servas por la produktado de multaj kemiaĵoj, medikamentoj kaj farbsubstancoj, kaj por blankigi paperon kaj tekstilaĵojn.

CertecindikojRedakti

Koncentriĝo de sulfura dioksido, kiu superas la MLK-valoron (maksimuma laborej-koncentriĝo), povas al la homo kaŭzi kapdolorojn, naŭzon kaj senton de duonsveno. Je pli alta koncentriĝo la gaso forte damaĝas la bronkojn kaj pulmon aŭ eĉ la nuklean acidon, la portantojn de la heredaj ecoj.