sunaismo

La isakoj (skribformoj: IsaaqIshak, somale: Reer Sheikh Isaxaaq) estas unu el la kvin grandaj klanegoj de la somaloj. Ili konvinkiĝas esti idaro de araba ŝejĥo, sia praavo; ili konsistigas proksimume 22 % de la loĝantaro de Somalio.

Isakoj
etno
somaloj
somaloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
somala lingvo
Religio
vdr
Mapo de la regiono loĝata de somaloj kun la diversaj klanoj; la isakaj regionoj flave

Loĝregiono kaj subklanoj redakti

Ili vivas precipe en la nordo de Somalio (Somalilando), kie ili konsistigas la plejmulton de la loĝantaro, kaj en la allimanta Somali-Regiono de Etiopio. Ili estas dividitaj je jenaj subklanoj:

  • Garhajis
    • Eidagalla
    • Habr Yunis
  • Habr Awal
  • Habr Toljaala.

Ayub kaj Arab estas pliaj, malgrandaj subklanoj.

Historio redakti

La regiono de la isakoj fine de la 19-a jarcento plejparte kiel Brita Somalilando estis koloniigita. Tiu en 1960 sendependiĝis kaj unuigis sin kun la de aliaj klanoj dominata, sude situanta Itala Somallando al Somalio. Multaj isakoj baldaŭ sentis sin marĝenigitaj kiel klano kaj regiono en la komplekso Somalio. Precipe sub la regado de Siad Barre ekde 1969 ili estis subpremataj. Ekde la 1980-aj jaroj batalis la Somali National Movement (Somala Nacia Movado) kiel ribelmovado de la isakoj kontraŭ la registaro de Bare. Tiu reagis per diversaj venĝoagoj kontraŭ la isakoj.

Post la faligo de Barre la nordo de Somalio sub gvido de la isakoj unuflanke deklaris sin kiel Somalilando sendependa, kia ĝi fakte estas tia ekde tiam.

Konataj isakoj redakti

Konataj isakoj estas interalie Mohammed Haji Ibrahim Egal (ĉefministro de Somalio 1960 kaj 1967–1969 kaj prezidento de Somalilando 1993–2004) kaj Umar Arteh Ghalib (ministro por eksteraj aferoj de Somalio 1969–1977 kaj ĉefministro 1991).