Isole (komunumaro)
La komunumaro Isole estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 14341 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Ascona.
Komunumaro Isole | |
---|---|
subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Ĉefloko | Ascona |
Koordinatoj | 46° 9′ N 8° 46′ O / 46.150 °N, 8.767 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ N 8° 46′ O / 46.150 °N, 8.767 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 14341(2011-12-31) |
Areo | 37,3 km² |
Loĝantardenseco | 384,5 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Isole konsistas el la okcidenta parto de la delto de la rivero Maggia, Ronco, Brissago kaj la Insuloj de Brissago sur la Majora Lago.
Trafiko
redaktiTra la komunumaro Isole pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Locarno al Brissago kaj parto de la svisa aŭtovojo A13. Pere de la etspura trama fervojo de Locarno tra la valo de Centovalli kaj la loka busreto de la urbo Locarno kaj la liniŝipoj sur la Majora Lago, la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.
Komunumoj de la komunumaro Isole
redaktiLa komunumaro Isole konsistas (stato en 2013) el 4 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Ascona estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2011-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Ascona | 5453 | 5.0 | 5091 | |
Brissago | 1852 | 17.8 | 5097 | |
Losone | 6372 | 9.5 | 5115 | |
Ronco sopra Ascona | 664 | 5.0 | 5125 | |
Totale | 4 | 14341 | 37,3 | -- |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Isole – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)